Omaĝo

El Vikicitaro
Omaĝo
Aliaj projektoj
Omaĝo en Vikipedio

Omaĝo estas respekta promeso de fidela submetiĝo farita de vasalo al feŭdestro kaj respekta aŭ ĝentila donaco de io al iu.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kafo estas universala en sia allogo. Ĉiuj nacioj omaĝas ĝin....ĝi estas...konsekvenco de homa energio kaj homa efikeco. Homoj amas kafon pro ĝia duobla efiko - la plaĉa sento kaj la pliigita efikeco, kiun ĝi produktas. » « Coffee is universal in its appeal. All nations do it homage....It is...a corollary of human energy and human efficiency. People love coffee because of its two-fold effect—the pleasurable sensation and the increased efficiency it produces. »
— William Harrison Ukers, All About Coffee (1922)
Citaĵo
« Paradokse, unu el la ĉefaj vojoj de Santiago de Ĉilio ankoraŭ nomiĝas Dek unu de Septembro. Kaj ĝi ne nomiĝas tiel pro la viktimoj de la Ĝemelaj Turoj en Novjorko. Ne. Ĝi estas tiel nomita omaĝe al la ekzekutistoj de demokratio en Ĉilio. Kun ĉiu respekto al tiu lando, kiun mi amas, mi kuraĝas demandi, pro pura prudento: Ĉu ne estus tempo ŝanĝi tiun nomon? Ĉu ne estus tempo nomi ĝin Avenuo Salvador Allende, omaĝe al la digno de demokratio kaj la digno de la vorto? » « (hispane) Paradójicamente, una de las principales avenidas de Santiago de Chile se llama, todavía, Once de Setiembre. Y no se llama así por las víctimas de las Torres Gemelas de Nueva York. No. Se llama así en homenaje a los verdugos de la democracia en Chile. Con todo respeto por ese país que amo, me atrevo a preguntar, por puro sentido común: ¿No sería hora de cambiarle el nombre? ¿No sería hora de llamarla Avenida Salvador Allende, en homenaje a la dignidad de la democracia y a la dignidad de la palabra? »
— Eduardo Galeano