Observo

El Vikicitaro
Observo
Aliaj projektoj
Observo en Vikipedio
Observo en Komuneja kategorio

Observo laŭ PIV: Rigardi kun daŭra atento, por esplori. Observo estas la ago observi kaj ties rezulto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo»
— Sidarto Gotamo
Citaĵo
« Mi ne estas inteligenta. Mi provas observi. Milionoj vidis la pomon fali sed Newton estis tiu, kiu demandis kial. » « (angle) I'm not smart. I try to observe. Millions saw the apple fall but Newton was the one who asked why. »
— Bernard Baruch
Citaĵo
« Vidu la rimedojn de homo... Observu liajn motivojn. Ekzamenu tion, en kiuj ili ripozas. Kiel persono povas kaŝi sian karakteron»
— Konfuceo
Citaĵo
« Kion ni observas ne estas naturo mem, sed naturo eksponita al nia metodo de pridemandado»
— Werner Heisenberg
Citaĵo
« Mi kredas je pruvoj. Mi kredas je observado, mezurado kaj rezonado, konfirmitaj de sendependaj observantoj. Mi kredos je io ajn, kiom ajn stranga kaj ridinda ĝi estu, se estas pruvoj pri tio. Ju pli stranga kaj pli ridinda ĝi estas, tamen des pli fortika kaj pli solida la indico devos esti. » « (angle) I believe in evidence. I believe in observation, measurement, and reasoning, confirmed by independent observers. I'll believe anything, no matter how wild and ridiculous, if there is evidence for it. The wilder and more ridiculous something is, however, the firmer and more solid the evidence will have to be. »
— Isaac Asimov