Muso

El Vikicitaro
Muso
Muso
Muso
Aliaj projektoj
Muso en Vikipedio
Muso en Komunejo
Muso en Komuneja kategorio

Muso estas genro el familio de musedoj. La plej konata estas la hejma muso, tre malgranda ronĝulo kiu vivas kutime en domoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kelkaj kobroj en via hejmo baldaŭ liberigos ĝin de Ratoj kaj Musoj. Kompreneble, vi ankoraŭ havos la Kobrojn. » « (angle) A few Cobras in your home will soon clear it of Rats and Mice. Of course, you will still have the Cobras. »
— Will Cuppy
Citaĵo
« Se vi povas revi pri io, vi povas fari tion. Memoru ĉiam, ke ĉi ĉio komenciĝis per revo kaj muso. » « (angle) If you can dream it, you can do it. Always remember that this whole thing was started with a dream and a mouse. »
— Walt Disney

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Kiam la kato promenas, la musoj festenas. »
— Proverbo
Citaĵo
« Drako naskis drakon, fenikso naskis fenikson, gefiloj de muso povas fosi truojn.[1] » « (Ĉin)龍生龍,鳳生鳳,老鼠生的兒子會打洞。 »
— Ĉinaj proverboj
Citaĵo
« Muro havas muson kaj muso havas orelojn»
— Persaj proverboj

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Malriĉa kiel muso preĝeja»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie pano estas, tie musoj ne mankas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por li eĉ la muso ne estas sen felo»
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Ĉinaj proverboj ĉe uea.facila.org