Moseo

El Vikicitaro
Moseo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Fremdulo mi estis en lando fremda»
— Eliro 2:22, trad. L.L. Zamenhof
Citaĵo
« Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. »
— Eliro 4:10, trad. L.L. Zamenhof
Citaĵo
« La Eternulo reĝos ĉiam kaj eterne. »
— Eliro 15:18, trad. L.L. Zamenhof
Citaĵo
« Justecon, justecon sekvu! » « צֶדֶק צֶדֶק תִּרְדֹּף »
— Readmono 16:20, trad. L. L. Zamenhof

Pri la aŭtoro[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

La homo Moseo kaj la monoteisma religio[redakti]

Citaĵo
« [...] Moseo estas egipto, eble nobelo, kiun legendo nepre devas transformi je judo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Evidentiĝas ebla malgraŭ ĉio ke religio, instruita de Moseo al la juda popolo, estis tamen lia propra, unu el la egiptaj religioj, kvankam ne tutegipta. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« [...] se Moseo estus egipto kaj se li transdonus al la judoj sian propran religion, tio estus la enkondukita de Eĥnatono religio de Atono»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Moseo ne simple donis al la judoj novan religion; kun la sama certeco oni povas ankaŭ aserti, ke li enkondukis inter ili la moron de cirkumcido»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« [pri enkonduko de cirkumcido fare de Moseo] Li deziris fari el ili la “sanktan popolon”, kiel klare estas dirite en biblia teksto (Eliro 19:6) kaj kiel signon de sanktigo li enkondukis inter ili la moron, almenaŭ egaligintan ilin kun la egiptoj»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« En 1922 Eduard Sellin faris malkovron, decide ŝanĝantan rigardon al nia problemo. Li trovis ĉe profeto Hoŝea (la dua duono de la 8-a jarcento a.K.) sendubajn signojn de popolrakonto, kies enhavo estas ke la fondinto de la religio Moseo trovis perfortan finon en ribelo de sia spitema kaj malobeema popolo. Samtempe estis rifuzita la enkondukita de li religio. Tiu ĉi popolrakonto ne limiĝas je la libro de profeto Hoŝea, ĝi revenas ĉe plejparto de la postaj profetoj, eĉ pli, ĝi, laŭ Sellin, ĝi kuŝas en la fundamento de ĉiuj postaj mesiismaj atendoj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Al la plej grandaj enigmoj de la juda prahistorio apartenas deveno de levidoj [...] Aserto de popolrakonto, laŭ kiu Moseo estis levido, ŝajnas evidenta distordo de la fakto: levidoj estis homoj de Moseo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Mi proponu unue kiel hipotezon ke inter la pereo de Moseo kaj fondo de la religio en Kadeŝo pasis du generacioj, eble eĉ jarcento. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Mi pensas ke haveblas bazo por denove apartigi tiujn du personojn kaj opinii ke la egipta Moseo neniam estis en Kadeŝo kaj neniam aŭdis la nomon Javeo, kaj la madiana Moseo neniam marŝis laŭ la tero de Egiptio kaj nenion sciis pri Atono»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Se la filo de Amram estus vidinta la vizaĝon de mia amato ruĝiĝintan pro ebrio, kaj liajn belajn buklojn kaj majeston, li ne estus skribinta en sia Torao: ne [kuŝu] kun viro. » « לו שר בנו־עמרם פני דודי מתאדמים העת שתות שכר
ויפי קצותיו והוד יופיו לא חק בתורתו ואת זכר »
— Sennoma sefarda poeto, citita de Yehuda Alharizi en la verko Tahkemoni
Citaĵo
« Rimarkindas ke lia (de tiu ĉi gvidanto) nomo Moseo estis egipta. Tio estas simple egipta vorto mose, signifanta infano, kaj ĝi estas mallonga formo de pli plenaj formoj de la nomo kel ekzemple Amono-mose, tio estas Amono-infano, aŭ Ptaho-mose, Ptaho-infano; tiuj ĉi nomoj siavice estas mallongigoj de pli longaj frazoj: Amono (donacis) infanon, aŭ Ptaho (donacis) infanon. La nomo infano iĝis baldaŭ pli konvena anstataŭaĵo de plurvortaj plenaj nomoj kaj la formo de la nomo Moseo nemalofte renkontiĝas sur la egiptaj monumentoj. La patro de Moseo probable donis al li la nomon, kies parto estis Ptaho aŭ Amono, kaj en ĉiutaga vivo la nomo de la dio laŭgrade forfaladis ĝis la knabon oni komencis nomi simple Moseo. (Grekaj tradukistoj de la Malnova Testamento aldonis al tiu ĉi nomo finaĵan s, kiu mankas en la malnovhebrea, kie la egipta nomo estas prononcata kiel Moŝe). »
— James Henry Breasted, Ĉe la fontoj de konscio [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]