Monoteismo

El Vikicitaro
Monoteismo
Monoteismo
Monoteismo
Aliaj projektoj
Monoteismo en Vikipedio
Monoteismo en Komuneja kategorio
Monoteismo en Vikivortaro

Monoteismo estas religiafilozofia doktrino, kiu asertas ekzistadon de unusola Dio, kreinto de la mondo.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La religia “renaskiĝo”, kies atestantoj ni estas en niaj tagoj, estas verŝajne la plej forta bato kontraŭ monoteismo, kiu iam ajn estis farita. Ĉu povas esti malpieco pli granda ol paroli pri la “Homo supre”, instrui preĝi pri kiel fari dion sia partnero je komerco, “reklami” religion helpe de metodoj kaj alvokoj, per kiuj oni kutime reklamas sapon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« En Egiptio monoteismo aperis, laŭ nia kompreno, kiel flanka produkto de imperiismo, dio estis spegulaĵo de faraono, nelimigita reganto de la granda mondpotenco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ[redakti]