Mezuro

El Vikicitaro
Mezuro
Mezuro
Mezuro
Aliaj projektoj
Mezuro en Vikipedio
Mezuro en Komuneja kategorio
Mezuro en Vikivortaro

Mezuro estas la tuto de agoj plenumataj per mezuriloj kun celo trovi nombran valoron de mezurinda grando en akceptita mezurunuo. Mezuro estas unu el tiaj agoj aŭ ties rezultanta valoro mem.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi ĉiam subtenis mezurojn kaj principojn kaj ne virojn. Mi agis sentime kaj sendepende kaj mi neniam pentos pro mia kurso. Mi preferus esti politike enterigita ol esti hipokrite eternigita. » « (angle) I have always supported measures and principles and not men. I have acted fearless and independent and I never will regret my course. I would rather be politically buried than to be hypocritically immortalized. »
— Davy Crockett
Citaĵo
« Mezurita objektive, tio, kion viro povas eltiri de Vero per pasia strebado estas tute senfina. Sed la strebado liberigas nin de la ligoj de la memo kaj igas nin kamaradoj de tiuj, kiuj estas la plej bonaj kaj la plej grandaj. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Nur tiu, kiu mezuris la regadon de forto kaj scias kiel ne respekti ĝin, kapablas je amo kaj justeco»
— Simone Weil
Citaĵo
« Mi ne mezuras la sukceson de viro per kiom alte li grimpas sed kiom alte li resaltas kiam li trafas fundon. » « (angle) I don't measure a man's success by how high he climbs but how high he bounces when he hits bottom. »
— George S. Patton
Citaĵo
« Mi kredas je pruvoj. Mi kredas je observado, mezurado kaj rezonado, konfirmitaj de sendependaj observantoj. Mi kredos je io ajn, kiom ajn stranga kaj ridinda ĝi estu, se estas pruvoj pri tio. Ju pli stranga kaj pli ridinda ĝi estas, tamen des pli fortika kaj pli solida la indico devos esti. » « (angle) I believe in evidence. I believe in observation, measurement, and reasoning, confirmed by independent observers. I'll believe anything, no matter how wild and ridiculous, if there is evidence for it. The wilder and more ridiculous something is, however, the firmer and more solid the evidence will have to be. »
— Isaac Asimov

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]