Malvenko

El Vikicitaro
Malvenko
Malvenko
Malvenko
Aliaj projektoj
Malvenko en Vikipedio
Malvenko en Vikivortaro

Malvenko estas malsukceso en batalo, konkuro.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertis malvenkon. La malvenko konsistas en tio, ke li estis postvivita. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas la postvivito»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko]. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venko aŭ malvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La granda malvenko, en ĉiu temo, estas forgesi»
— Louis-Ferdinand Céline
Citaĵo
« Venko akirita per perforto egalas al malvenko, ĉar ĝi estas momenta. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« [pri la malvenko] [...] ĝi konsistas je rezigno de plua lukto; venkita estas tiu kiu agnoskis sin venkita. » « [о поражении] [...] заключается в отказе от дальнейшей борьбы; побежден тот, кто признал себя побежденным. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]

Vidu ankaŭ[redakti]