Letero

El Vikicitaro
Letero
Letero
Letero
Aliaj projektoj
Letero en Vikipedio
Letero en Komunejo
Letero en Komuneja kategorio
Letero en Vikivortaro

Letero estas skribaĵo, per kiu oni komunikas ion al alia persono.

Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de teknologia idioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas ŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas romano, teatraĵoopero. Efiko de kina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de letero aŭ presado estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]