Kontraŭdiro

El Vikicitaro
Kontraŭdiro
Aliaj projektoj
Kontraŭdiro en Vikipedio

Kontraŭdiro en Logiko, estas vorto kaj koncepto identigantaj propozicion kun ĝia kontraŭo. Ĝi realiĝas kiam samtempe aserto estas taksata vera kaj malvera sub la samaj aspektoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Bona gusto kaj humuro estas kontraŭdiro, kiel ĉasta putino» « (angle) Good taste and humor are a contradiction in terms, like a chaste whore. »
— Malcolm Muggeridge
Citaĵo
« Dialektiko en la propra senco de la vorto estas la studo de kontraŭdiro en la esenco mem de objektoj»
— Lenin
Citaĵo
« Du veroj kun kontraŭdira aspekto estas kelkfoje nenio pli ol du komplementaj fragmentoj de la sama vero. »
— Gustave Le Bon
Citaĵo
« En amo ĉiuj kontraŭdiroj de ekzisto kunfandiĝas kaj perdiĝas. Nur en amo unueco kaj dueco ne diferencas. Amo devas esti unu kaj du samtempe. »
— Rabindranath Tagore
Citaĵo
« En la deklaro pri homaj rajtoj ili forgesis inkluzivi la rajton kontraŭdiri sin mem. »
— Charles Baudelaire
Citaĵo
« En Naturo ne ekzistas kontraŭdiroj. »
— Luc de Clapiers
Citaĵo
« Esti juna kaj ne esti revoluciulo estas kontraŭdiro, eĉ biologia. » « (hispane) Ser joven y no ser revolucionario es una contradicción, incluso biológica. »
— Salvador Allende
Citaĵo
« Faru tion, kion vi volas, ĉi tiu mondo estas fikcio kaj estas farita el kontraŭdiroj. » « (angle) Do what you will, this world's a fiction and is made up of contradiction. »
— William Blake
Citaĵo
« Kiu venas de malproksime, tiu povas mensogi sen timo de kontraŭdiro, ĉar li certe estos aŭskultita kun plej granda atento»
— Francaj proverboj
Citaĵo
« Kontraŭdiro estas la radiko de ĉiu movado kaj de ĉia esenca manifestiĝo. »
— Hegel
Citaĵo
« Kontraŭdiro ne estas signo de malvero, nek la manko de kontraŭdiro estas signo de vero»
— Blaise Pascal
Citaĵo
« Kontraŭdiroj ne ekzistas. Ĉiam, kiam vi pensas ke vi alfrontas kontraŭdiron, kontrolu viajn premisojn. Vi trovos, ke unu el ili eraras» « (angle) Contradictions do not exist. Whenever you think you are facing a contradiction, check your premises. You will find that one of them is wrong. »
— Ayn Rand
Citaĵo
« Kuraĝo estas preskaŭ kontraŭdiro. Ĝi signifas fortan deziron vivi prenante la formon esti preta por morto» « (angle) Courage is almost a contradiction in terms. It means a strong desire to live taking the form of readiness to die. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« La bonedukita kontraŭdiras aliajn homojn. La saĝulo kontraŭdiras sin mem. » « (angle) The well-bred contradict other people. The wise contradict themselves. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« La ĉefa respondeco de gvidado estas identigi la dominan kontraŭdiron ĉe ĉiu punkto de la historia procezo kaj ellabori centran linion por solvi ĝin. »
— Mao Zedong
Citaĵo
« La persono, kiun vi plej timas kontraŭdiri estas vi mem. »
— Nassim Nicholas Taleb
Citaĵo
« La vivo neniam estas libera de kontraŭdiroj. »
— Manmohan Singh
Citaĵo
« Marx kredis, ke la kontraŭdiroj de kapitalismo kondukus al komunismo, senklasa socio, kiu funkcias laŭ la principo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono". »
— Alex Thio kaj Jim Taylor, Sociaj Problemoj
Citaĵo
« Mi kredas, ke la vero havas nur unu vizaĝon: tiun de perforta kontraŭdiro. »
— Georges Bataille
Citaĵo
« Mi neniam vidis kontraŭdiron inter la ideoj, kiuj subtenas min, kaj la ideoj de tiu simbolo, de tiu eksterordinara figuro Jesuo Kristo»
— Fidel Castro
Citaĵo
« Mi tre konscias pri tio, ke niaj sentoj kaj streboj ofte kontraŭdiras kaj obskuras kaj ke ili ne povas esti esprimitaj per facilaj kaj simplaj formuloj. » « (angle) I am very conscious of the fact that our feelings and strivings are often contradictory and obscure and that they cannot be expressed in easy and simple formulas. »
— Albert Einstein, Kial Socialismo? (1949)
Citaĵo
« Mia kritiko al la proceduro de [Hegel] estas, ke kiam en sia diskuto li alvenas al kontraŭdiro, li interpretas ĝin kiel krizo en la universo» « (angle) My criticism of [Hegel's] procedure is that when in his discussion he arrives at a contradiction, he construes it as a crisis in the universe. »
— Alfred North Whitehead
Citaĵo
« Moviĝo mem estas kontraŭdiro. »
— Friedrich Engels
Citaĵo
« Nacioj sen pasinteco estas kontraŭdiroj. Kio faras nacion estas la pasinteco, kio pravigas nacion kontraŭ aliaj estas la pasinteco, kaj historiistoj estas la homoj, kiuj produktas ĝin. » « (angle) Nations without a past are contradictions in terms. What makes a nation is the past, what justifies one nation against others is the past, and historians are the people who produce it. »
— Eric J. Hobsbawm
Citaĵo
« Oni estas fruktodona nur je la kosto esti riĉa je kontraŭdiroj. »
— Friedrich Nietzsche
Citaĵo
« Poezio estas instalita sur la tereno de kontraŭdiroj. »
— Xavier Viallaurrutia
Citaĵo
« Se viro neniam kontraŭdiras sin, la kialo devas esti, ke li preskaŭ neniam diras ion ajn. »
— Miguel de Unamuno

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: