Kondamno

El Vikicitaro
Kondamno
Kondamno
Kondamno
Aliaj projektoj
Kondamno en Vikipedio
Kondamno en Vikivortaro

Kondamno estas ago de tiu, kiu kondamnas, do juĝe deklari iun kulpa kaj difini la merititan punon, kaj rezulto de tiu ago.

Citaĵo
« El specoj de la morto, al kiuj tribopopolo kondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al malamiko… La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Super ĉiuj bestoj, bredataj de la homo, pendas lia mortkondamno. Ĝia plenumo foje — ofte eĉ por longe — estas prokrastata, sed malkondamno okazas neniam. Tiel la homo propran morton, pri kiu li bone scias, senpune transigas al siaj bestoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj erte estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La pardono estas altsignifa kaj koncentra ago de la potenco, ĉar ĝi supozigas kondamnon; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]