Koloro

El Vikicitaro
Koloro
Koloro
Koloro
Aliaj projektoj
Koloro en Vikipedio
Koloro en Komunejo
Koloro en Komuneja kategorio
Koloro en Vikivortaro

Koloro estas trajto de lumo kiu por niaj okulo kaj cerbo aspekte malsamas laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭaj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi simple provas meti kolorojn, kiuj redonas mian senton»
— Henri Matisse
Citaĵo
« Mi havas revon, ke miaj kvar malgrandaj infanoj iam vivos en nacio, kie ili ne estu juĝataj laŭ la koloro de sia haŭto, sed laŭ la enhavo de sia karaktero.[1] » « (angle) I have a dream that my four little children will one day live in a nation where they will not be judged by the color of their skin but by the content of their character. »
— Martin Luther King
Citaĵo
« La mondo rapide lernas, ke el ĉiuj formoj de sklaveco ekzistas neniu tiel damaĝa kaj degradanta kiel tiu formo de sklaveco, kiu tentas unu homon malami alian pro rasa aŭ kolora kialo. Unu viro ne povas teni alian viron malsupre en la foso sen resti malsupre en la foso kun li. » « (angle) The world is fast learning that of all forms of slavery there is none that is so harmful and degrading as that form of slavery which tempts one human being to hate another by reason of his race or color. One man cannot hold another man down in the ditch without remaining down in the ditch with him. »
— Booker T. Washington

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« De sama koloro, de sama valoro»
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Unua "Citaĵo de la Tago" ĉe la anglalingva Vikicitaro

Vidu ankaŭ[redakti]