Katastrofo

El Vikicitaro
Katastrofo
Katastrofo
Katastrofo
Aliaj projektoj
Katastrofo en Vikipedio
Katastrofo en Komuneja kategorio
Katastrofo en Vikivortaro

Katastrofo estas subita, tre malfeliĉiga okazaĵo, kiu kaŭzas al personoj aŭ objektoj damaĝon nelimigitan.

Citaĵo
« Mirindas kiom da triboj sur la tuta Tero devenis de la paroj, restintaj vivaj post kolosa katastrofo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizikabiologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« Se rememori teorion de katastrofoj, mi dirus ke la okcidenta sistemo eniras fazon de entropio, ĝia energio elĉerpiĝas. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).