John Kenneth Galbraith

El Vikicitaro
John Kenneth Galbraith
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

John Kenneth GALBRAITH (15-an de oktobro 1908 en Iona Station, Eriesee - 29-an de aprilo 2006 en Cambridge, Massachusetts) estis usona ekonomo, socialkritikisto, prezidenta konsilisto, romanverkisto kaj diplomato.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La homo iĝis objekto de scienco pri la homo nur ekde momento kiam la aŭtoj iĝis pli malfacile vendeblaj ol produkteblaj. »
— John Kenneth GalbraithThe Affluent Society [1958]
Citaĵo
« La bezonoj efektive estas fruktoj de la produktado»
— John Kenneth GalbraithThe Affluent Society [1958]
Citaĵo
« Nuklea milito ne defendas landon kaj ĝi ne defendas sistemon. Mi diris tion mem multfoje; eĉ la plej lerta ideologo ne povos distingi inter la cindroj de kapitalismo kaj la cindroj de komunismo. » « A nuclear war does not defend a country and it does not defend a system. I've put it the same way many times; not even the most accomplished ideologue will be able to tell the difference between the ashes of capitalism and the ashes of communism. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« Usonaj universitataj prezidantoj estas nervoza raso; Mi neniam bone pensis pri ili kiel klaso»
— John Kenneth Galbraith, The Age of Uncertainty (1977)
Citaĵo
« Mi reagas praktike. Kie funkcias la merkato, mi estas por ĝi. Kie la registaro estas necesa, mi estas por ĝi. Mi profunde suspektas iun, kiu diras: "Mi favoras privatigon" aŭ "Mi profunde favoras publikan posedon." Mi estas favora al kio ajn funkcias en la aparta kazo. » « (angle) I react pragmatically. Where the market works, I'm for that. Where the government is necessary, I'm for that. I'm deeply suspicious of somebody who says, "I'm in favor of privatization," or, "I'm deeply in favor of public ownership." I'm in favor of whatever works in the particular case. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« Se oni donas sufiĉe da aveno al la ĉevalo, fine venas ankaŭ io furaĝo por la paseroj. – kritika aludo je la propona politiko, la t.n. subenfiltriĝa teorio. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« En la kapitalismo, homo ekspluatas homon. – En la komunismo okazas male. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« Oni ne devas konvinki malsatantan homon, ke li/ŝi bezonas manĝaĵon»
— John Kenneth Galbraith