John Foster Dulles

El Vikicitaro
John Foster Dulles
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

John Foster Dulles (1888–1959) estis la usona diplomato, Usona Sekretario de Ŝtato (1953–1959).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« [pri la Hungara revolucio en 1956] …mankis iuj ajn bazoj por ke ni donu militan helpon al Hungario. Ni havis neniujn sindevigojn fari tion kaj ni ne opinias ke tiaj agoj povus helpi al la hungara popolo aŭ al la popoloj de Eŭropo aŭ al ĉiuj aliaj en la mondo»
— John Foster Dulles, dum gazetara konferenco en Aŭstralio [la 13-an de marto 1957]

Pri li[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Nova ŝtata sekretario de Dwight D. Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton OrientoOkcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Bedaŭrinde emo de John Foster Dulles edifi al siaj kunparolantoj ofte superis lian bonegan konon de internacia politiko kaj interalie lian profundan analizon de dinamiko de evoluo de la sovetia sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« John Foster Dulles estis la ĉefa aŭspicianto de tiaj entreprenoj kiel Radio Libera Eŭropo kaj Radio Libereco, kies ĉefa tasko estis subteni principojn de libereco en Orienta Eŭropo, stimulante sentojn kapablajn ekflamigi ribelon. En aliro de la radiostacio Libera Eŭropo al doloriga problemo estis nenio fajna. Teorie ĝiaj deklaroj ne havis oficialan karakteron, ĝi plendis pri “liberiĝo” en plej laŭvorta kaj militema senco de tiu ĉi vorto. Bedaŭrine diferencoj inter eldiroj de “privata” kaj “oficala” karaktero fare de usona entrepreno financata de la registaro, estis tro malfacile kapteblaj por ke ilin povus kompreni orieneŭropaj liberecbatalantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Proksimume fine de la periodo de la usona nuklea monopolo aŭ duonmonopolo John Foster Dulles ellaboris koncepton de “amasa venĝo” por rebato de la sovetia agreso kaj ekskludo en estonteco de longiĝinta stagnoperiodo simila al tiu en Koreio. Tiukaze anstataŭ rezisti al la agreso en loko de ĝia estiĝo Usono povus ataki la fonton de rompo de trankvilo en tia tempo kaj per tiaj armiloj, kiujn ĝi preferus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri usona politiko de izolado de Ĉinio] Trafa simbolo de tia humoro estis rifuzo de John Foster Dulles premi la manon de Zhou Enlai dum la Ĝeneva konferenco pri Hindoĉinio en 1954 – rememoro pri tio longe restis en la memoro de la ĉina ĉefministro, kiam tiu salutis min en Pekino 17 jarojn poste kaj demandis, ĉu mi apartenas al la usonanoj, kiuj rifuzas manpremi la ĉinan gvidanton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Richard Nixon estis tro inteligenta por uzi retorikon en la stilo de John Foster Dulles aŭ Ronald Reagan»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]