Hugo Chávez

El Vikicitaro
Hugo Chávez
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Hugo Rafael CHÁVEZ FRÍAS (naskiĝis la 28-an de julio 1954 - mortis la 5-an de marto 2013) estis venezuela politikisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ni ne ŝanĝu la klimaton. Ni ŝanĝu la sistemon! Kaj sekve ni komencos savi la planedon. Kapitalismo, la detrua disvolva modelo finas la vivon, minacas konstante fini kun la homa specio. » « No cambiemos el clima ¡Cambiemos el sistema! Y en consecuencia comenzaremos a salvar el planeta. El capitalismo, el modelo de desarrollo destructivo está acabando con la vida, amenaza con acabar definitivamente con la especie humana »
— En Kopenhago ĉe la Pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo en 2009.
Citaĵo
« Bolivio havis maron. Mi revas baniĝi en bolivia plaĝo. » « Bolivia tuvo mar. Yo sueño con bañarme en una playa boliviana. »
— 19an de decembro 2003, dum la 13a Iber-Amerika Pintkunveno
Citaĵo
« Se la klimato estus banko, ili jam estus savinta ĝin. » « Si el clima fuera un banco, ya lo habrían salvado. »
— 17an de decembro 2009, dum la pintkunveno pri klimata ŝanĝo en Kopenhago
Citaĵo
« Venezuelo neniam plu estos usona kolonio» « Venezuela no será colonia norteamericana nunca más. »
— 3 decembro 2006, post lia reelekto kiel prezidanto de Venezuelo.
Citaĵo
« Ni devas alfronti la privilegian eliton, kiu detruis grandan parton de la mondo. »
— news.bbc.co.uk
Citaĵo
« Ni devas reinventi socialismon. Ĝi ne povas esti tia socialismo, kiun ni vidis en Sovetunio, sed ĝi aperos dum ni disvolvos novajn sistemojn konstruitajn sur kunlaboro, ne konkurenco. »
— dum sia ferma parolado ĉe la Monda Socia Forumo en Porto Alegre, Brazilo. 31-an januaro 2005.
Citaĵo
« Mi estas konvinkita, ke la vojo al nova, pli bona kaj ebla mondo ne estas kapitalismo, la vojo estas socialismo. »
— handsoffvenezuela.org
Citaĵo
« Mi akuzas la usonan imperion esti la plej granda minaco por nia planedo»
— telegraph.co.uk
Citaĵo
« La posteuloj de tiuj, kiuj krucumis Kriston... ekposedis la riĉaĵojn de la mondo, malplimulto ekposedis la oron de la mondo, la arĝenton, la mineralojn, akvon, la bonajn landojn, benzinon, nu, la riĉaĵojn kaj ili unuigis la riĉaĵojn en malmultaj manoj. »
— Kristnaska Parolado gobiernoenlinea.gob.ve
Citaĵo
« Israelo freneziĝis. Ĝi atakas, faras la samon al la palestina kaj libana popolo, kiun ili kritikis - kaj kun kialo - la holokaŭston. Sed ĉi tio estas nova holokaŭsto. »
— news.bbc.co.uk
Citaĵo
« Mi ne volas morti. Bonvolu ne lasi min morti. »
— Lastaj vortoj foxnews.com

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Chavez provas helpi sian popolon el senfina, tradicia, malriĉeco kaj sufero, uzante naftan monon por fari tion - kaj samtempe, forpuŝas la provojn de Usono subfosi sian laboron. »
— Benjamin Creme
Citaĵo
« Tropika Mussolini. »
— Carlos Fuentes, The Economist, 19 majo 2012, p. 90
Citaĵo
« Hugo Chavez estis gvidanto, kiu komprenis la bezonojn de la malriĉuloj. Li estis devigita povigi la senpovajn. »
— José Serrano, http://www.ibtimes.com/hugo-chavez-dead-world-reaction-death-venezuelan-president-1112963
Citaĵo
« Li [Hugo Chavez] praktikis solidarecon, kiel mi ne vidis en iu ajn registaro en la historio de Latin-Ameriko, almenaŭ laŭ mia memoro. » « Ha practicado la solidaridad como no he visto en ningún Gobierno en la historia de América Latina, por lo menos hasta donde yo puedo hacer memoria. »
— José Mujica, Intervjuo de Rusio Hodiaŭ