Henry Kissinger

El Vikicitaro
Henry Kissinger
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Henry KISSINGER (naskita Heinz Alfred KISSINGER la 27-an de majo 1923 en Fürth, Germanio — mortis la 29-an de novembro 2023) estis usona diplomato, politikologo, geopolitikisto.

Citaĵoj[redakti]

Diplomatio [1994][redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Diplomatio (libro).
Citaĵo
« Historio de partopreno de Usono en internacia politiko estis la historio de triumfo de la kredo super la sperto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001][redakti]

Citaĵo
« Laŭ ironio de la sorto, supereco de Usono ofte estas traktata de ĝia propra popolo kun kompleta indiferenteco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj[redakti]

Citaĵo
« Kiam vi parolas pri Ronald Reagan vi foje esprimas miron kiel povis okazi ke li iĝis la prezidantoguberniestro. Sed al vi, historiistoj, necesis unue kompreni kiel tia homo sen intelekto povis regi Kalifornion dum ok jaroj kaj jam preskaŭ sep jarojn regi en Vaŝingtono»
— Henry Kissinger, dum konferenco de historiistoj en Vaŝingtono
Citaĵo
« Mi esperas, ke vi havu la ĝustajn demandojn por miaj respondoj. »
Citaĵo
« Ne estu tro ambicia. Faru unu aferon jare, kion ajn vi opinias plej grava, kaj via kariero prizorgos sin mem. »
Citaĵo
« Kiel ŝtatisto, oni devas agi laŭ la supozo, ke problemoj devas esti solvitaj. » « As a statesman, one has to act on the assumption that problems must to be solved. »
Citaĵo
« Ne povas esti krizo la venontan semajnon. Mia horaro jam pleniĝis. » « There cannot be a crisis next week. My schedule is already full. »
Citaĵo
« Estas apenaŭ imageble, ke ekzistas homoj, kiuj ŝatas militon» « It is barely conceivable that there are people who like war. »
Citaĵo
« Se ne estus pro la akcidento de mia naskiĝo, mi estus kontraŭjudisma. » « If it were not for the accident of my birth, I would be anti-Semitic. »
Citaĵo
« Usono ne havas konstantajn amikojnmalamikojn, nur interesojn» « America has no permanent friends or enemies, only interests. »
Citaĵo
« Naŭdek procentoj de la politikistoj donas al la aliaj dek procentoj malbonan reputacion» « Ninety percent of the politicians give the other ten percent a bad reputation. »
Citaĵo
« Lando, kiu postulas moralan perfektecon en sia ekstera politiko, atingos nek perfektecon nek sekurecon» « A country that demands moral perfection in its foreign policy will achieve neither perfection nor security. »


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« Militistoj estas "mutaj, stultaj bestoj uzendaj" kiel peonoj por ekstera politiko»
— Kissinger neis diri tion.

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Bona mensoganto devas havi bonan memoron. Kissinger estas mirinda mensoganto kun rimarkinda memoro. »
— Christopher Hitchens
Citaĵo
« Politika satiro kadukiĝis kiam Henry Kissinger ricevis la Nobel-premion pri paco»
— Tom Lehrer
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj Henry Kissinger] Malgraŭ populara opinio de tiu kaj sekvaj epokoj, ĉio atestas ke ili, restante konkurantoj, ne estis malamikoj»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński, atingintaj la Blankan Domon, kontribuis al kreado de nova elito de la ekstera politiko de Usono, forsendinte malnovan elitularon — jam senkredigintan sin per la milito en Vjetnamio — al la historio»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Se Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński naskiĝis en la 1920-aj jaroj, do la ĉefa amaso da profesia elitularo naskiĝis en la 1940-aj kaj poste. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński simbolis distanciĝon de la la tradicia elitularo, sed ili neniam komplete aliĝis ankaŭ al la nova profesia elito, nek iĝis ĝia parto. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Dum neoficiala renkontiĝo kun sovetia estraro fine de 1988 Henry Kissinger delikate sugestis eblecon de interkonsento inter la superpotencoj pri neŭtraligo de Orienta Eŭropo, kompreniginte ke pri tio povas interesiĝi administracio de la estonta prezidanto George W. Bush. (Gorbaĉov cetere rifuzis tiun proponon). »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Unu el temoj de la [prezidenta] kampanjo de Jimmy Carter iĝis proklamo de sia malsameco kompare al Gerald Ford kaj Richard Nixon, kaj tiujn grandparte malsamajn homojn ligis Henry Kissinger. Dum la kampanjo li malkaŝe kondamnis diplomation de “solula ranger” de la antaŭa administracio. Kiel li estis eksplicite diranta: “Rilate la eksteran politikon, prezidanto de tiu ĉi lando estis s-ro Kissinger”. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ[redakti]