Henri Matisse

El Vikicitaro
Henri Matisse
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Henri MATISSE (naskiĝis la 31-an de decembro 1869, mortis la 3-an de novembro 1954) estis franca artisto elstara pro sia uzado de koloro kaj sia flua, genia kaj originala desegnarto. Li estis desegnisto, presaĵfaristo, kaj skulptisto, sed estas konata ĉefe kiel pentristo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La artisto komencas per vizio - kreiva operacio, kiu postulas penon. Kreemo bezonas kuraĝon»
Citaĵo
« Ĉie estas floroj por tiuj, kiuj volas vidi ilin. »
Citaĵo
« Estas nenio pli malfacila por vere kreiva pentristo ol pentri rozon, ĉar antaŭ ol li povu fari tion, li devas unue forgesi ĉiujn rozojn iam ajn pentritajn. »
Citaĵo
« Malrapide mi malkovris la sekreton de mia arto. Ĝi konsistas el meditado pri la naturo, pri la esprimo de revo ĉiam inspirita de la realo. Per pli da partopreno kaj reguleco, mi lernis puŝi ĉiun studon en certan direkton. Iom post iom mi asertis, ke pentraĵo estas esprimilo, kaj ke oni povas esprimi la samon plurmaniere. »
— Ĉe intervjuo de Jacques Guenne, L'Art Vivant (15-an de septembro 1925)
Citaĵo
« Mi simple provas meti kolorojn, kiuj redonas mian senton»
Citaĵo
« Miaflanke mi neniam evitis la influon de aliaj. Mi konsiderus ĝin malkuraĝo kaj manko de sincereco al mi mem. »
— Henri Matisse
Citaĵo
« La plej simplaj rimedoj estas tiuj, kiuj plej bone ebligas al artisto esprimi sin. »
Citaĵo
« Por mi ĉio estas en la koncepto. Mi devas havi klaran vizion pri la tuto ekde la komenco»
Citaĵo
« Vi studas, vi lernas, sed vi gardas la originalan naivecon. Ĝi devas esti ene de vi, kiel deziro por trinki estas ene de la ebriuloamo estas ene de la amanto»
— Henri Matisse

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Kvankam produktitaj de tre maljuna viro, kiu estis morte malsana, ili ŝajnas veni de la monda printempo»
— John Russell pri la paperaj eltondaĵoj de Matisse, The New York Times (25-an de novembro 1984)
Citaĵo
« Ni ne estas ĉi tie en ĉeesto de ekstravaganca aŭ ekstremisma entrepreno: la arto de Matisse estas elstare racia»
— Guillaume Apollinaire, Artikolo en La Falange (1907)

Vidu ankaŭ[redakti]