Helmuth von Moltke

El Vikicitaro
Helmuth von Moltke
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Helmuth von Moltke (plennome Helmuth Karl Bernhard, Grafo von Moltke (naskiĝis la 26-an de oktobro 1800 en Parchim, Mecklenburg, Germanio – ortis la 24-an de aprilo 1891, Berlino) estis prusa, poste germana stabestro (1858–88). Li havis gravan rolon en la venkoj super Danio (1864), Aŭstrio (1866) kaj Francio (1871).

Citaĵoj[redakti]

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Same kiel posteuloj de Otto von Bismarck rezignis je lia komplika diplomatio, ankaŭ Alfred von Schlieffen forĵetis kiel balaston strategiajn konceptojn de Helmuth von Moltke, milita arkitekto de tri rapidaj venkoj de Bismarck dum la periodo inter 1864 kaj 1870. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kaze de milito je du frontoj, Helmuth von Moltke planis dividi la germanan armeon je pli aŭ malpli egalajn partojn en oriento kaj okcidento kaj okazigi defendajn agojn ĉe ambaŭ frontoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Laŭ ironio de la sorto, Germanio malgajnis en ofensivaj bataloj en okcidento kaj gajnis defendajn batalojn en oriento, ĝuste kiel prognozis maljunulo Helmuth von Moltke. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]