H. L. Mencken

El Vikicitaro
(Alidirektita el H.L.Mencken)
H. L. Mencken
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

H. L. Mencken (naskiĝis la 12-an de septembro 1880 - mortis la 29-an de januaro 1956) estis usona ĵurnalisto, satiristo kaj fakulo pri la usonangla lingvo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Demokratio...la adoro de ŝakaloj far azenoj. » « Democracy...the worship of Jackals by Jackasses. »
Citaĵo
« Oni neniam povas subtaksi la stultecon de usonanoj. » « You can never underestimate the stupidity of Americans. »
Citaĵo
« Neniam iu bankrotiĝis pro subtakso de la bongusto de la usona publiko. » « No one ever went broke underestimating the taste of the American public. »
Citaĵo
« Demokratio estas la arto kaj scienco estri la cirkon ekde la simia kaĝo. » « Democracy is the art and science of running the circus from the monkey cage. »
Citaĵo
« La infan-diservejo estas malliberejo en kiu infanoj pentofaras por la malbona konscienco de siaj gepatroj. » « A Sunday school is a prison in which children do penance for the evil conscience of their parents. »
Citaĵo
« La cinikuloj pravas naŭ foje el dek. » « The cynics are right nine times out of ten. »
Citaĵo
« Malmoraleco: la moralo de tiuj kiuj ĝuas sin pli. » « Immorality: the morality of those who are having a better time. »
Citaĵo
« Estas neeble imagi ke la universon gvidas saĝa, justa kaj ĉiopova Dio, sed estas tre facile imagi ke ĝin gvidas komitato de dioj. » « It is impossible to imagine the universe run by a wise, just and omnipotent God, but it is quite easy to imagine it run by a board of gods. »
Citaĵo
« Por ĉiu homa problemo ĉiam ekzistas facila, klara, kredinda kaj malĝusta solvo»
— H. L. Mencken
Citaĵo
« Klarigoj ekzistas; ili ekzistas en ĉiuj tempoj, ĉar ĉiam estas facila solvo al ĉiuj homaj problemoj - bonordaj, kredindaj kaj malĝustaj. » « (angle) Explanations exist; they have existed for all times, for there is always an easy solution to every human problems — neat, plausible, and wrong. »
— H. L. Mencken