Grekaj proverboj

El Vikicitaro

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Kie ajn estas malriĉulo, la sorto forestas. »
Citaĵo
« Neniu malŝatas sian propran malbonodoron»
Citaĵo
« Silenti la veron estas kiel enterigi oron»
Citaĵo
« Sukceso ĉiam trovas tro multajn amikojn. »
Citaĵo
« Oro estas nevidebla tirano»
Citaĵo
« Kiu dubas pri nenio, scias nenion. »
Citaĵo
« Eĉ mielo fine lacigas. »
Citaĵo
« Ne ekzistas pli bona konsilisto ol tempo»
Citaĵo
« Ne aŭdu unu kaj juĝu du. »
Citaĵo
« Kaj la muroj havas orelojn» « Και οι τοίχοι έχουν αυτιά. »
Citaĵo
« Tempo kostas. » « Ο χρόνος είναι ακριβός »
Citaĵo
« Kiu fariĝas ŝafo, tiu estas manĝata de la lupo» « Όποιος γίνεται πρόβατο τον τρώει ο λύκος. »