Gloro

El Vikicitaro
Gloro
Gloro
Gloro
Aliaj projektoj
Gloro en Vikipedio
Gloro en Vikivortaro

Gloro estas la plej alta opinio kaj admiro de la plimulto pri ies genio, meritoj, virtoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La plej granda gloro en vivado kuŝas ne en neniam fali, sed en restari ĉiufoje kiam ni falas.[1] » « (angle) The greatest glory in living lies not in never falling, but in rising every time we fall. »
— Nelson Mandela
Citaĵo
« Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi supozas. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la politikistoj multe parolos pri ĝia "gloro", kaj la maljunuloj parolos pri ĝia "bezono" - la soldatoj, ili nur volas iri hejmen. » « (angle) There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home. »
— James Lee Barrett, Shenandoah
Citaĵo
« Ĉiu infano savita per mia helpo kaj la helpo de ĉiuj mirindaj sekretaj mesaĝistoj, kiuj hodiaŭ ne plu vivas, estas la pravigo de mia ekzisto sur ĉi tiu tero, kaj ne titolo de gloro. »
— Irena Sendlerowa
Citaĵo
« La celo de registaro en paco kaj milito ne estas la gloro de regantoj aŭ de rasoj, sed la feliĉo de la simpla homo. » « (angle) The object of government in peace and in war is not the glory of rulers or of races, but the happiness of the common man. »
— William Beveridge
Citaĵo
« Kaj kiu volas gloron, tiu devas adiaŭi honoron ĝustatempe kaj regi la malfacilan arton foriri ĝustatempe. »
— Friedrich Nietzsche
Citaĵo
« Mi estas konvinkita kredi, ke Dio lasis naciojn je la libereco starigi tiajn registarojn, kiuj plej plaĉis al si, kaj ke magistratoj estis starigitaj por la bono de nacioj, ne nacioj por la honoro kaj gloro de magistratoj. » « (angle) I am persuaded to believe that God had left nations to the liberty of setting up such governments as best pleased themselves, and that magistrates were set up for the good of nations, not nations for the honor and glory of magistrates. »
— Algernon Sydney, Scaffold speech (1683)
Citaĵo
« La plej gloraj momentoj en via vivo ne estas la tiel nomataj tagoj de sukceso, sed pli ĝuste tiuj tagoj, kiam pro malĝojo kaj malespero vi sentas levi en vi defion al la vivo, kaj la promeson de estontaj sukcesoj. »
— Gustave Flaubert

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Gloro estas unuavice teatra nocio. Streboj al la gloro ne povas ekzisti sen klara imago pri iu spektantaro — sen penso pri tio, ke pri niaj gloraj heroaĵoj ekscios samtempuloj aŭ “tiuj kiuj venos”. Ni pretas oferi nian vivantan, sed malaperontan “mi” por la efemera eterna “mi”, kiun ni mem per heroaĵoj kreas en la imago de la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Bona gloro pli valoras ol oro»
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Tre similaj deklaroj estas atribuitaj al aliaj, sed tiu ĉi aparta formo ŝajnas esti alportita al lia membiografio.

Vidu ankaŭ[redakti]