Geografio

El Vikicitaro
Geografio
Geografio
Geografio
Aliaj projektoj
Geografio en Vikipedio
Geografio en Komunejo
Geografio en Komuneja kategorio
Geografio en Vikivortaro

Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Tersurfascienco estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La fido estas geografia afero. »
— Jean-Jacques Rousseau (28-an de junio 1712 – 2-an de julio 1778)
Citaĵo
« Geografio estas la scienco, kiu permesas al ni scii precize kiom multajn kilometrojn da patrujo ni devas ami. Nek unu pli, nek unu malpli. »
— Jaume Perich
Citaĵo
« La ĉielo ne apartenas al la geografio de la spaco, sed al la geografio de la koro. »
— Benedikto la 16-a
Citaĵo
« Milito estas la maniero per kiu Dio instruas geografion al usonanoj»
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Kiu serĉas ĉielon sur la tero, endormiĝis en geografia leciono. »
— Stanislaw Jerzy Lec
Citaĵo
« Fizika geografio kaj geologio estas neapartigeblaj sciencaj ĝemeloj. »
— Roderick Murchison
Citaĵo
« Ni eble ne verkos historion, sed ni ŝanĝos geografion. (Kiam li donis la ordonon eksplodi centojn da tunoj da eksplodaĵoj proksime al la belga urbo Ipro, mortigante 10.000 germanojn. La detonacio aŭdiĝis eĉ en Londono.) »
— Charles Harington, brita generalo dum la unua mondmilito.
Citaĵo
« GEOGRAFISTO: Kapo, kiu povas diri al vi senpripense la diferencon inter la ekstera mondo kaj la interna. »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Mi volas pendigi mapon de la mondo en mia domo. Tiam mi metos pinglojn en ĉiujn lokojn, al kiuj mi vojaĝis. Sed unue mi devos vojaĝi al la supraj du anguloj de la mapo, por ke ĝi ne falu. »
— Mitch Hedberg
Citaĵo
« Geografio de Ptolemeo estas la sola libro pri kartografio, kiu travivis el la klasika periodo kaj unu el la plej influaj sciencaj verkoj de ĉiuj tempoj. »
— Ptolemeo

Vidu ankaŭ[redakti]