Fusilo

El Vikicitaro
Fusilo
Fusilo
Fusilo
Aliaj projektoj
Fusilo en Vikipedio
Fusilo en Komunejo
Fusilo en Komuneja kategorio
Fusilo en Vikivortaro

Fusilo estas portebla pafilo, konsistanta el ligna afusteto kaj ŝtala tubo, pli longa ol tiu de karabeno.

Citaĵo
« Aplikado de pulvo por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la arto. Tiu eventa ligo inter teknologio kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis antropologoj. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de pafarko kaj sago pli gravis proksimeco al ludo, ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum ĉasado bestojn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Se sago estas larĝigo de brako kaj mano, do fusilo estas larĝigo de okulo kaj dentoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Facile plenumata de ni apartigado de specifa, izolita celo en la spaco, helpe de fusilo kiel larĝigo de okulo, — ĉio ĉi malkonvenas por la neskriba homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]