Fervojo

El Vikicitaro
Aliaj projektoj
en Vikipedio
en Komunejo
en Komuneja kategorio
en Vikivortaro
en Vikinovaĵoj

Fervojo estas transporta sistemo, en kiu la veturiloj moviĝas per radoj sur reloj, kaj kies sekurigado respondas al atingebla granda kineta energio.

Citaĵoj[redakti]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Fervojo postulas homogenan politikan kaj ekonomian spacojn. Aviadilo kaj radio inverse ebligas ekstreman gradon de interrompeco kaj malhomogeneco en organizado de spaco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Fervojo neimageble intensigis militarton, iginte la enlandan militon en Usono la unua granda konflikto, en kiu estis uzataj fervojaja linioj, kaj elvokinte ĝian fascinan studadon en ĉiuj eŭropaj ĝeneralaj staboj, kiuj ankoraŭ ne havis eblecon uzi fervojon por komuna sangoverŝado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nome al fervojo la usona urbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Mi diras ke manko de fervojo estas malhonoro. Mi ofte devas veturi al Novjorko per Acela. La sento estas tia, kvazaŭ oni veturas laŭ lando de tria mondo; ĝi tremas, rampas, ĉiam malfruiĝas. Orienteŭropa fervojo estas tute alia mondo. Ili havas trajnojn pri kies konstruado ni ankoraŭ eĉ ne revas. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Fervojoj ekstermas laŭ sia longo tutan aron da metioj, donintaj floradon kaj vivon. Grandaj kaj etaj vilaĝoj malpleniĝas, loĝantaro fuĝas; domoj, donintaj azilon al amaso da vojaĝantoj, triste staras kun najlofermitaj ŝutroj; ĉevaloj kaj aliaj brutoj forvendiĝas kontraŭ groŝoj; fine, aperas speciala kategorio de antaŭe nekonataj krimoj. Nova teksmaŝino, nova plugilo, falĉilo, rikoltmaŝino — ĉio ĉi profitigas malplimulton kaj malriĉigas grandajn amasojn da laborfortoj. Certe pasos dekoj da jaroj kaj la amasoj alkutimiĝos, trovos aliajn enspezfontojn, do ĝenerale la ŝanĝo estos por plia bono. Sed ja tiujn dekojn da jaroj necesos travivi. » « Железные дороги уничтожают на протяжении своем целую серию промыслов, дававших цветение и жизнь. Села и деревни пустеют; население бежит; дома, дававшие приют массе путников, уныло стоят с заколоченными ставнями; лошади и другой скот сбываются за бесценок; наконец появляется особая категория дотоле неизвестных преступных деяний. Новая ткацкая машина, новый плуг, сенокосилка, жнея — все это угобжает меньшинство и обездоливает целые массы рабочих сил. Конечно, пройдут десятки лет, и массы приобыкнут, найдут новые источники существования, так что, в общем, изменение произойдет даже к лучшему. Но ведь эти десятки лет надо прожить. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

Vidu ankau[redakti]