Elektro

El Vikicitaro
Elektro
Elektro
Elektro
Aliaj projektoj
Elektro en Vikipedio
Elektro en Komuneja kategorio
Elektro en Vikivortaro

Elektro estas la aro de la fizikaj fenomenoj, kaŭzataj de la ĉeesto kaj/aŭ de la moviĝo de ŝargoj.

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Densigita per la forto de elektro, la terglobo nun estas ne pli ol vilaĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Antaŭ apero de elektra rapideco kaj totala kampo tio, ke komunikilo estas mesaĝo estis ne tiom evidenta. Oni pensis, ke mesaĝo estas “enhavo”, kaj homoj kutimis demandi, ekzemple, pri kio estas tiu pentraĵo. Dume ili neniam eĉ pensis demandi, pri kio estas tiu melodio aŭ pri kio temas tiu domovesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Elektro ne centralizas; ĝi malcentralizas… Elektra energio, egale alirebla en farmista dometo kaj en luksa ĉambro de altranguloj, ebligas al iu ajn loko esti centro kaj ne postulas grandajn amasiĝojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiam nia centra nerva sistemo larĝiĝas kaj iĝas atakata, ni devas ŝtonigi ĝin, ĉar alikaze ni mortus. Do la epoko de anksio kaj elektriloj estas ankaŭ la epoko de nekonscio kaj apatio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En elektra epoko ni portas sur ni kvazaŭ nian haŭton la tutan homaron»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …antaŭaj teknologioj estis partaj kaj fragmentaj, dum la elektra estas totala kaj inkluziva. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉe la elektra teknologio homaj taskoj komplete limiĝas je edukado kaj esplorado… tio signifas ke ĉiuj formoj de okupiteco transformiĝas je “pagenda edukado”, kaj ĉiuj formoj de riĉeco kreiĝas per movado de informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …en la elektra epoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Elektraj rapidecoj kreas centrojn ĉie. Periferioj sur nia planedo malaperas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Hodiaŭ, en la elektra epoko, denove okazas serĉado de tia biologia aliro al artefarita medio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Elektra lumo nuligis apartigon de nokto kaj tago, de la interna kaj ekstera, de la subtera kaj surtera. Ĝi ŝanĝis ĉiun spacan aspekton de laboro kaj produktado same kiel aliaj elektriloj ŝanĝis spaco-tempan sperton de la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la elektra teknologio endanĝerigas la nocion mem de la mono»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Elektro donas povajn voĉojn al malfortuloj kaj suferantoj, forbalaas burokratajn specialismojn kaj laborhorarojn de la racio, ligita al instrukcioj kaj gvidiloj. Parametro de la “homa intereso” estas nura parametro de senpera partopreno en sperto de aliaj, naskiĝanta kun apero de momenta transdono de la informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Danke al elektro ni denove ĉie ekhavas interpersonajn rilatojn, kvazaŭ ni loĝas en vilaĝeto. Tiu ligo estas profunda, al ĝi mankas delegado de funkcioj aŭ rajtoj. La mekanika ĉie estas forpremata de la organika. Dialogo forpremas lekcion»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kun alveno de elektriloj anstataŭ delegita potenco denove aperas rolo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de industria mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la cerbojn kaj sensojn de siaj uzantoj en la mekanika kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika teknologio al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La elektraj metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la 20-a jarcento»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …hodiaŭ en la elektra epoko homoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Plej lastaj je elektro ekkredis gaskompanioj (kaj je la skistonafto — estroj de Rosneft). » « Позже всех в электричество поверили газовые компании (а в сланцевую нефть — руководители Роснефти). »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]

Vidu ankaŭ[redakti]