Daniel J. Boorstin

El Vikicitaro
Daniel J. Boorstin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Daniel Joseph Boorstin (naskiĝis la 1-an de oktobro 1914 - mortis la 28-an de februaro 2004) estis usona historiisto, advokato, profesoro kaj verkisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Edukado estas lerni tion, kion vi eĉ ne sciis, ke vi ne sciis. » « Education is learning what you didn't even know you didn't know. »
— Daniel J. Boorstin
Citaĵo
« Iam herooj estis modelo: famulo estas taŭtologio... La sola signo de la gloro de la famuloj estas ilia fameco, fakto de ilia konateco... Tamen famulo estas nenio alia ol variaĵo de ni mem, idealigita reklamo. Imitante lin, strebante nin vesti kiel li, paroli lian lingvaĵon, ŝajnigi nin lia similaĵo, ni nur imitas nin mem... Kopiante taŭtologion, ni mem iĝas taŭtologioj: kandidatoj esti tio kio ni estas... ni serĉas modelojn kaj ni kontemplas nian propran spegulaĵon. »
— Daniel J. BoorstinThe Image: A Guide to Pseudo-Events in America [1962]