Biblioteko

El Vikicitaro
Biblioteko
Biblioteko
Biblioteko
Aliaj projektoj
Biblioteko en Vikipedio
Biblioteko en Komunejo
Biblioteko en Komuneja kategorio

Biblioteko estas kolekto da libroj propraj aŭ publikaj. Pli specife, libraro estas aro da legeblaj kaj prunteblaj datumaĵoj (libroj, vidbendoj, ktp) kiel servo de ŝtata aŭ urba institucio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilingvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj»
— Eŭgeno LantiVortoj de Kamarado E. Lanti p. 126
Citaĵo
« Se vi volas amori, iru al universitato. Se vi deziras edukon, iru al biblioteko. »
— Frank Zappa
Citaĵo
« Estas malmultaj klopodoj pli favoraj al humileco ol tiu de la tradukinto provanta komuniki nekomunikeblan belecon. Tamen, krom se ni provos, io unika kaj neniam superita ĉesos ekzisti krom en la bibliotekoj de kelkaj scivolemaj libroamantoj. » « (angle) There are few efforts more conducive to humility than that of the translator trying to communicate an incommunicable beauty. Yet, unless we do try, something unique and never surpassed will cease to exist except in the libraries of a few inquisitive book lovers. »
— Edith Hamilton