Atencoj de la 11-a de septembro 2001

El Vikicitaro
Atencoj de la 11-a de septembro 2001
Atencoj de la 11-a de septembro 2001
Atencoj de la 11-a de septembro 2001
Aliaj projektoj
Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Vikipedio
Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Komunejo
Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Komuneja kategorio

Atencoj de la 11-a de septembro 2001 estas serio de la terorismaj atakoj kontraŭ civilaj kaj militaj objektoj en Usono, plenumitaj de grupo de islamismaj teroristoj.

Citaĵoj[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« [pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001] Se ili limigus sin je nura lukto kontraŭ la sistemo per ĝia armilaro, ili tuj estus ekstermitaj. Se ili kontraŭstarus al la sistemo nur sian propran morton, ili rapide malaperus, farinte senutilajn oferojn — tio, pri kio la terorismo preskaŭ ĉiam okupiĝis antaŭe (komparu la palestinajn sinmortigajn terorajn atakojn) kaj pro kio ĝi estis kondamnita al malvenko. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« La frato-ĝemelo de kompato (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj [la Turoj-Ĝemeloj en Novjorko] estas orgojlo. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la viktimoj. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Neniam tiom malforta areto da homoj kaŭzis tiom da doloro al tiom pova kaj grandega komunumo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La eventoj de la 11-a de septembro serioze influis la internacian vivon, sed ne pro tio ke ili ŝanĝis la mondon, sed precipe pro tio ke ili ŝanĝis Usonon. Usonon ŝokis subita ekkonsciiĝo pri sia propra atakebleco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Unuafoje en sia tuta historio NATO aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Komputila analizo de diroj de la prezidanto [ George W. Bush ] post la 11-a de septembro montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi Lenin!). »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri evoluo de la eventoj post la 11-a de septembro 2001] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna sekureco, ne eblas kunigi kun la malferma kaj demokratia procezo de formado de ekstera politiko. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri novkonservativismo] Sen la 11-a de septembro doktrino verŝajne plu aspektus kiel malgrava fenomeno, sed tiu katastrofa evento donis al ĝi ŝajnon de aktualeco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [post la 11-a de septembro] Aktive propagandata timo de terorismo kreis novan politikan kulturon, en kiu morala konvinkiteco troviĝas rande de socia maltoleremo, speciale rilate tiujn kies etna deveno aŭ aspekto donas bazon por suspektoj… Eĉ civilaj rajtoj foje estas traktataj kiel obstaklo al la efika nacia sekureco. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [...] konsilisto pri nacia sekureco Condoleezza Rice eĉ rifuzis la unuan averton de spiona servo pri eventualaj atakoj de teroristoj, konsiderinte ĝin precipe esploraĵo, kiu “havas signifon por historio”. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Al la ĉefaj konsilistoj de George W. Bush pri interna politiko eventoj de la 11-a de septembro donis eblecon pretendi je alta politika pozicio. Altiginte la krimon ĝis nivleo de alegoria militdeklaro, ili donis al la prezidanto statuson de ĉefkomandanto de milita tempo, ricevinta vastigitajn rajtojn de la plenuma povo. Disvastigante timon kaj paranojon, kaj apelaciante al furioza patriotismo de la publiko, ili esperis ricevi politikajn profitojn kaj rezultoj de la baloto en 2004 konfirmis tion. Do la senfina milito kontraŭ teroro iĝis ilo de interna politiko kaj fakte ĝi iĝis la ekstera politiko»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Poste en diversaj deklaroj George W. Bush konfirmis ke por li la 11-a de septembro iĝis alvoko preni sur sin specialan mision, persona malblindiĝo, proksima al dia destino»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« ...Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Mi opinias ke ĝuste niaj respondaj agoj bedaŭrinde transformis la 11-an de septembro je triumfo — almenaŭ taktika — de Usama bin Laden. Se ne estus nia reago, tio ne okazus. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Nia unua reago estis kaŭzita grandparte de orgojlo: “Ni mem faros ĉion”. Ni refutis la eŭropanojn kaj eĉ diris al ili: “Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni” — estis strange aŭdi de usona prezidanto frazon je spirito de Lenino»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński en Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako»
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Troa zorgiteco de Usono pri aferoj de interna sekureco post la[terorisma atako de la 11-a de septembro igis lin moki nenecesajn sekurecajn preventagojn en la Blanka Domo — foje dum vizito al administra korpuso en Vaŝingtono li registris sin sub la nomo Usama bin Laden kaj neniu haltigis lin. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]