Arto

El Vikicitaro
Arto
Arto
Arto
Aliaj projektoj
Arto en Vikipedio
Arto en Komunejo
Arto en Komuneja kategorio
Arto en Vikivortaro
Arto en Vikinovaĵoj

Arto estas tuto de la reguloj kaj procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta fako (ĝenerale ne teknika).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La arto estas difinebla kiel unueco en diverseco; la homon mi difinus kiel unuecon malgraŭ diverseco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
Citaĵo
« Arto kaj kontraŭfaŝismo estas samsignifaj. » « Art and anti-fascism are synonymous. »
— John Langdon-Davies
Citaĵo
« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte de timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' » « During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
— Dan Savage
Citaĵo
« Kiu posedas arton, ĉi trovas bonfarton. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Kiu la arton edzinigas, havos la kritikon kiel bopatrinon»
— Hildegard Knef
Citaĵo
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco» « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie"(Ĉpaitro 2, paĝo 33)
Citaĵo
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. » « (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
— Edith Hamilton
Citaĵo
« La vera kaj plej bona maniero lerni ajnan Arton, estas ne vidi multajn Ekzemplojn faritajn de alia Persono, sed posedi unue kelkajn el la Principoj de ĝi, kaj poste familiarigi ilin, ekzercante sin en la Praktiko. Ĉar estas nur Praktiko, kiu faras Homon perfekta en io ajn. » « (angle) The true and best way of learning any Art, is not to see a great many Examples done by another Person, but to possess ones seIf first of the Principles of it, and then to make them familiar, by exercising ones self in the Practice. For it is Practice alone, that makes a Man perfect in any thing. »
— Brook Taylor
Citaĵo
« Artaĵoj faras regulojn sed reguloj ne faras artaĵojn. »
— Claude Debussy
Citaĵo
« La rolo de arto estas fari mondon, kiu povas esti loĝata» « (angle) The role of art is to make a world which can be inhabited. »
— William Saroyan
Citaĵo
« Ne ekzistas esencaj kaj signifaj artaj formoj; ekzistas nur arto, kaj multevalora malmulto de tio. » « (angle) There are no vital and significant forms of art; there is only art, and precious little of that. »
— Raymond Chandler
Citaĵo
« Arto estas realisma kiam ĝi klopodas esprimi etikan idealon. Realismo strebas al vero, kaj vero ĉiam estas bela. »
— Andrej Tarkovskij
Citaĵo
« Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto. » « (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. »
— Henry James
Citaĵo
« La arto de vivo estas koni kiel ĝui iomete kaj elteni multon. » « (angle) The art of life is to know how to enjoy a little and to endure much. »
— William Hazlitt
Citaĵo
« Plej granda arto estas mirinde trompema kaj kompleksa»
— Vladimir Nabokov
Citaĵo
« Simpleco estas la fina atingo. Post kiam oni ludis vastan kvanton da notoj kaj pli da notoj, estas simpleco, kiu aperas kiel la krona rekompenco de arto. »
— Frédéric Chopin
Citaĵo
« Miaj sociaj kaj politikaj interesoj estas parto de mia kariero. Mi ne povas disigi ilin. Miaj kantoj reflektas la homan kondiĉon. La rolo de arto estas ne nur montri la vivon kiel ĝi estas, sed montri la vivon kiel ĝi devus esti. » « (angle) My social and political interests are part of my career. I cannot separate them. My songs reflect the human condition. The role of art isn't just to show life as it is, but to show life as it should be. »
— Harry Belafonte
Citaĵo
« Arto havas duoblan vizaĝon, de esprimo kaj iluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco de eraro kaj la fantomo de vero. »
— René Daumal
Citaĵo
« Mi ne volas arton por kelkaj, pli ol edukadon por kelkaj, aŭ liberecon por kelkaj. » « (angle) I do not want art for a few, any more than education for a few, or freedom for a few. »
— William Morris
Citaĵo
« Vivo sen industrio estas kulpo, kaj industrio sen arto estas brutaleco» « (angle) Life without industry is guilt, and industry without art is brutality. »
— John Ruskin
Citaĵo
« Sen Arto, ni ne havus nocion pri sankteco; sen Scienco, ni ĉiam adorus falsajn diojn» « (angle) Without Art, we should have no notion of the sacred; without Science, we should always worship false gods. »
— W. H. Auden
Citaĵo
« Arto estas la esprimo de la plej profundaj pensoj per la plej simpla vojo. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« La misio de arto ne estas kopii naturon, sed esprimi ĝin. »
— Honoré de Balzac
Citaĵo
« Arto havas neniun celon krom la emfazo kaj registrado laŭ la plej efika maniero de iu forte sentata interesoamo» « (angle) Art has no end in view save the emphasising and recording in the most effective way some strongly felt interest or affection. »
— Samuel Butler
Citaĵo
« Arto ne reproduktas la videblon; prefere ĝi videbligas. »
— Paul Klee
Citaĵo
« Estas malĝuste atendi rekompencon pro viaj luktoj. La rekompenco estas la ago de lukto mem, ne tio, kion vi gajnas. Kvankam vi ne povas atendi venki la absurdaĵon de la mondo, vi devas fari tiun provon. Tio estas moralo, tio estas religio. Tio estas arto. Tio estas vivo» « (angle) It is wrong to expect a reward for your struggles. The reward is the act of struggle itself, not what you win. Even though you can't expect to defeat the absurdity of the world, you must make that attempt. That's morality, that's religion. That's art. That's life. »
— Phil Ochs
Citaĵo
« Mi ne volas ke vivo imitu arton. Mi volas, ke la vivo estu arto. » « (angle) I don’t want life to imitate art. I want life to be art. »
— Carrie Fisher
Citaĵo
« De nun ĝis la fino de konscio, ni restas kun la tasko defendi arton. » « (angle) From now to the end of consciousness, we are stuck with the task of defending art. »
— Susan Sontag
Citaĵo
« Ĉiu arto estas membiografia; la perlo estas la membiografio de la ostro. »
— Federico Fellini
Citaĵo
« Arto estas ribelo kontraŭ sorto»
— André Malraux
Citaĵo
« Vizio estas la arto percepti aferojn nevideblaj» « (angle) Vision is the art of seeing things invisible. »
— Jonathan Swift

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Oscar Wilde[redakti]

Citaĵo
« Estas nur aŭkcionisto kiu povas senpartieme admiri ĉiujn skolojn de arto. » « It is only an auctioneer who can equally and impartially admire all schools of art. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« Ĉiu arto estas senutila. »
— Oscar Wilde

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Vivon travivi estas art' malfacila. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]