Aristokratio

El Vikicitaro
Aristokratio
Aristokratio
Aristokratio
Aliaj projektoj
Aristokratio en Vikipedio
Aristokratio en Komuneja kategorio
Aristokratio en Vikivortaro

Aristokratio reĝimo, en kiu la regado apartenas al la aristokrataro.

Citaĵo
« …homa socio ĉiam, ĉu deziras ĝi tion aŭ ne, estas aristokrateca laŭ sia senco, ju pli ĝi estas aristokrateca, des pli ĝi estas socio, same inverse. Kompreneble mi parolas pri la socio, ne pri la ŝtato»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …tiun, kiu eksentis veran destinon de aristokrato, spektaklo de la amasoj vekas kaj flamigas kiel virga marmoro skulptiston»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Aristokrato heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj riĉaĵoj kaj privilegioj. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura heredanto, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …la epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Mi konsentas kun la ideo, ke inter la homoj estas natura aristokratio. La bazo por tio - estas virto kaj talento. »
— Thomas Jefferson