Alkoholismo

El Vikicitaro
Alkoholismo
Alkoholismo
Alkoholismo
Aliaj projektoj
Alkoholismo en Vikipedio
Alkoholismo en Komuneja kategorio
Alkoholismo en Vikivortaro

Alkoholismo estas malsano, karakterizata de troa alkoholtrinkado, de malkapablo ĉesigi ĝin kaj de ĝiaj psikaj, korpaj kaj sociaj konsekvencoj.

Citaĵo
« Eblecon esplori la amason, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj individuoj, donas halucinoj de alkoholuloj… Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe alkohola tremdeliro, en latina klasifiko — Delirium tremens… La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la tuŝaj kaj vidaj halucinoj… Tiun haŭtan senton de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al insektoj aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto… La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al malgrandiĝo, miniaturiĝo. La malsanulo ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi mondon. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el zoo malgrandiĝas ĝis grandeco de la katino. Ĉio iĝas multnombra kaj ĉio iĝas malgranda. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ[redakti]