Alhazen

El Vikicitaro
Alhazen
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (arabe أبو علي الحسن بن الهيثم, latinigite Alhazen, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 965 probable en Basra; mortis dum 1039 aŭ eble 1040 en Kairo), estis signita persa matematikisto, optikisto kaj astronomo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi konstante serĉis scion kaj veron, kaj fariĝis mia kredo, ke por akiri aliron al la brilo kaj proksimeco al Dio, ne ekzistas pli bona maniero ol serĉi veron kaj scion. »
Citaĵo
« Kiu serĉas la veron, tiu ne procedos studante la verkojn de siaj antaŭuloj kaj simple akceptante sian propran bonan opinion pri ili. Kiu studas sciencajn verkojn, tiu devas, se li volas trovi la veron, transformi sin en kritikanto de ĉio, kion li legas. Li devas ekzameni pruvojn kaj klarigojn per plej granda precizeco kaj pridubi ilin laŭ ĉiuj anguloj kaj aspektoj. »
Citaĵo
« Se lerni la veron estas la celo de sciencistoj... Tiam li devas fariĝi malamiko de ĉio, kion li legas. »