Aldous Huxley

El Vikicitaro
Aldous Huxley
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Aldous Leonard HUXLEY esperantigite Oldos Leonard Ĥaksli (naskiĝis la 26-an de julio 1894 en Godalming, apud Londono - mortis la 22-an de novembro 1963 en Holivudo, Kalifornio) estis brita verkisto. Li laboris inter alie kiel instruisto kaj redaktoro, loĝis krom en Britio ankaŭ en Italio, Francio kaj (ekde 1937) en Usono. Mondfamon li atingis per sia sciencfikcia romano Brave New World, kiu deprime priskribis estontan societon. Aliaj verkoj respegulas la pacifisman sintenon de la aŭtoro (ekz. Eyeless in Gaza).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Faktoj ne ĉesas ekzisti ĉar oni ignoras ilin. » « Facts do not cease to exist because they are ignored. »
— Proper Studies (1927)
Citaĵo
« La celo de la propagandisto estas igi grupon da homoj forgesi, ke iuj aliaj grupoj da homoj estas homoj. » « (angle) The propagandist's purpose is to make one set of people forget that certain other sets of people are human. »
— Aldous Huxley
Citaĵo
« Vidi nin kiel aliaj vidas nin estas tre sana donaco. Apenaŭ malpli gravas la kapablo vidi aliajn kiel ili vidas sin. » « (angle) To see ourselves as others see us is a most salutary gift. Hardly less important is the capacity to see others as they see themselves. »
— Aldous Huxley

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]