Administrado

El Vikicitaro
Administrado
Administrado
Administrado
Aliaj projektoj
Administrado en Vikipedio
Administrado en Komuneja kategorio

Administrado estas agado de tiu, kiu administras, do prizorgas la aferojn de persono aŭ de organizaĵo, ekzemple pri financoj kaj havaĵoj.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri la unua duono de la 20-a jarcento] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la administrado ĉiam pli apartiĝis de la posedado… en grandaj, do plej influaj kompanioj videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la akcia posedaĵo de la administrado… Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Rimarkindas, ke ene de administra aparato tiuj, kiuj okupiĝas pri laborrilatoj kaj salajro, do kiu manipulas homojn, akiras ĝenerale ĉiam pli da signifo ol tiuj, kiuj okupiĝas pri teknika flanko de la produktado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉi tie principan signifon havas ne posedo pri produktadrimedoj, sed partopreno en administrado kaj farado de la decidoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]