1970-aj jaroj

El Vikicitaro
1970-aj jaroj
1970-aj jaroj
1970-aj jaroj
Aliaj projektoj
1970-aj jaroj en Vikipedio
1970-aj jaroj en Komuneja kategorio

1970-aj jaroj estas periodo de 1970 ĝis 1979.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« En la 1970-aj jaroj sur scenejon venis nova generacio de usonanoj, kiu ne plu konsideris Usonon enkorpigo de sankteco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri restarigo de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio komence de la 1970-aj jaroj] Tio signifis revenon de Usono al la mondo de Realpolitik»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Interproksimiĝo kun Ĉinio ofendis la ĉinan lobion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ĝis la 1970-aj jaroj Irano estis bazo de la usona sekurecpolitiko en la Persa golfo; interna revolucio, kiun Usono ne povis preventi, nek ekgvidi, transformis la landon je la ĉefa minaco al sekureco en tiu ĉi regiono. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Koncerne la kongreson, dum la 1970-aj jaroj ĝi ĉiam pli dependigis helpon al aliaj ŝtatoj per ilia traktado de la homaj rajtoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Traŭmato de la ekstera politiko de Usono en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj okazis ne pro tio ke Usono estis obsedita je forto, sed pro tio ke ĝiaj valoroj estis aplikataj tro universale; Usono ne estis speciale obsedita je siaj naciaj interesoj, sed ĝi tre malkritike identigis siajn strategiajn interesojn kun wilsonismaj principoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Fine de la 1970-aj povis ŝajni ke la politiko de Sovetunio troviĝis je suprenira fazo kaj ke ĝi komencas ludi proksimume same tutmondan rolon kiel Usono antaŭ Vjetnamio. Usonanoj estis juste zorgigitaj (se ne indignigitaj) pro kreskanta aktivado de Sovetunio kaj Kubo en Afriko, vjetnama invado al Kamboĝo kaj kresko de la nombro de sovetiaj misiloj en Orienta Eŭropo»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]