Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
internaj ligoj
internaj ligoj
Linio 3: Linio 3:
*Se oni zorgus pri aliaj homoj, [[feliĉo]] ekzistus en ĉiuj domoj.
*Se oni zorgus pri aliaj homoj, [[feliĉo]] ekzistus en ĉiuj domoj.
*Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
*Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
*[[Politikistoj]] ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas [[idiotoj]].
*[[Politiko|Politikistoj]] ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas [[idiotoj]].
*Vere bona [[patrioto]] ne partoprenas en [[milito]].
*Vere bona [[patrioto]] ne partoprenas en [[milito]].
*Se politikistoj irus al [[infero]], la mondon regus paco kaj prospero.
*Se politikistoj irus al [[infero]], la mondon regus paco kaj prospero.
Linio 26: Linio 26:
*Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
*Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
*Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
*Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
*Se ne estus pro [[profito]], nenie okazus [[milito]].
*Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de ''moralo''.
*Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de ''[[moralo]]''.
*Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo.
*Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo.
*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
*Kiam profito permesas, oni [[humaneco|humanecon]] forgesas.
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
*Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
*Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
Linio 48: Linio 48:
*Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo.
*Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo.
*Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj.
*Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj.
*Homo kiu murdas kiel patrioto, estas aŭ murdisto aŭ idioto.
*Homo kiu murdas kiel [[patrioto]], estas aŭ murdisto aŭ [[idioto]].
*La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo.
*La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo.
*Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko.
*Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko.
*Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko!
*Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko!
*Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko.
*Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko.
*Politikistoj bezonas fremdan malamikon, por silentigi la internan kritikon.
*[[Politiko|Politikistoj]] bezonas fremdan [[malamiko|malamikon]], por silentigi la internan [[kritiko|kritikon]].
*Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj.
*Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj.
*Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas.
*Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas.
Linio 61: Linio 61:
*Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro.
*Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro.
*Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj.
*Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj.
*En demokratio maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj.
*En [[demokratio]] maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj.
*Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de politiko.
*Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de [[politiko]].
*Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn.
*Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn.
*Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj.
*Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj.
Linio 79: Linio 79:


[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj|Mirbaghian, Morteza]]
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj|Mirbaghian, Morteza]]


[[de:Morteza Mirbaghian]]
[[en:Morteza Mirbaghian]]

Kiel registrite je 19:19, 15 apr. 2009

  • Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi.
  • Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
  • Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
  • Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
  • Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.
  • Vere bona patrioto ne partoprenas en milito.
  • Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
  • Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
  • Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
  • Sinjorina peto, egalas al dekreto.
  • Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
  • Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
  • Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
  • Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
  • Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
  • Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
  • Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
  • Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
  • Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
  • Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
  • Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
  • Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.
  • Kion ruze faras vulpo,perforte faras lupo.
  • Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj.
  • Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi.
  • Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
  • Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
  • Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
  • Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo.
  • Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo.
  • Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
  • Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
  • Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
  • Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
  • Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
  • Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
  • Ago parolas mute, tamen plej laute.
  • Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
  • Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
  • hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
  • Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
  • Vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo.
  • Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente.
  • Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa.
  • amo de patrino, estas maro sen fino.
  • Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon konulaŭ lia koro.
  • Diferenco inter homo kaj besto, nuntempe estas plimalpli la vesto.
  • Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo.
  • Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj.
  • Homo kiu murdas kiel patrioto, estas aŭ murdisto aŭ idioto.
  • La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo.
  • Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko.
  • Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko!
  • Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko.
  • Politikistoj bezonas fremdan malamikon, por silentigi la internan kritikon.
  • Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj.
  • Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas.
  • Se nombro de idiotoj duoniĝus, la vivo en la mondo pli boniĝus.
  • Sata besto revenas al sia nesto, sata homo komencas agi kiel besto.
  • Politikistoj je l' nomo de popolo, plenumas ĉion laŭ riĉula volo.
  • Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro.
  • Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj.
  • En demokratio maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj.
  • Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de politiko.
  • Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn.
  • Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj.
  • Kiu serĉas amon , trovas flamon.
  • En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj.
  • Nur homo kun multe da mono, estas plenrajta persono.
  • En la juĝejo vulpa, ĉiam ŝafo estas kulpa.
  • Sur la plej alta politika posteno, ofte sidas lia moŝto azeno.
  • Kiu neniam pafas, tiu neniam trafas.
  • Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero.
  • Kial oni mortinte postlasas la teron, eniras nek paradizon nek inferon.
  • Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.
  • Pli bonas justa monarkio, ol nur ŝajna demokratio.
  • kontraŭ fortulo, ne helpas kalkulo.
  • La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero.