Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 78: | Linio 78: | ||
*La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero. |
*La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero. |
||
[[Kategorio:Aŭtoroj|Mirbaghian, Morteza]] |
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj|Mirbaghian, Morteza]] |
Kiel registrite je 18:29, 8 mar. 2009
- Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi.
- Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
- Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
- Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
- Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.
- Vere bona patrioto ne partoprenas en milito.
- Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
- Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
- Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
- Sinjorina peto, egalas al dekreto.
- Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
- Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
- Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
- Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
- Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
- Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
- Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
- Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
- Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
- Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
- Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
- Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.
- Kion ruze faras vulpo,perforte faras lupo.
- Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj.
- Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi.
- Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
- Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
- Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
- Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo.
- Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo.
- Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
- Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
- Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
- Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
- Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
- Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
- Ago parolas mute, tamen plej laute.
- Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
- Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
- hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
- Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
- Vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo.
- Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente.
- Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa.
- amo de patrino, estas maro sen fino.
- Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon konulaŭ lia koro.
- Diferenco inter homo kaj besto, nuntempe estas plimalpli la vesto.
- Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo.
- Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj.
- Homo kiu murdas kiel patrioto, estas aŭ murdisto aŭ idioto.
- La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo.
- Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko.
- Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko!
- Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko.
- Politikistoj bezonas fremdan malamikon, por silentigi la internan kritikon.
- Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj.
- Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas.
- Se nombro de idiotoj duoniĝus, la vivo en la mondo pli boniĝus.
- Sata besto revenas al sia nesto, sata homo komencas agi kiel besto.
- Politikistoj je l' nomo de popolo, plenumas ĉion laŭ riĉula volo.
- Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro.
- Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj.
- En demokratio maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj.
- Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de politiko.
- Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn.
- Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj.
- Kiu serĉas amon , trovas flamon.
- En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj.
- Nur homo kun multe da mono, estas plenrajta persono.
- En la juĝejo vulpa, ĉiam ŝafo estas kulpa.
- Sur la plej alta politika posteno, ofte sidas lia moŝto azeno.
- Kiu neniam pafas, tiu neniam trafas.
- Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero.
- Kial oni mortinte postlasas la teron, eniras nek paradizon nek inferon.
- Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.
- Pli bonas justa monarkio, ol nur ŝajna demokratio.
- kontraŭ fortulo, ne helpas kalkulo.
- La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero.