Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
*Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente. |
*Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente. |
||
*Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa. |
*Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa. |
||
*amo de patrino, estas maro sen fino. |
|||
*Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon taksu laŭ lia koro. |
|||
[[Kategorio:Aŭtoroj]] |
[[Kategorio:Aŭtoroj]] |
Kiel registrite je 02:54, 27 sep. 2007
- Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
- Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
- Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
- Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.
- Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
- Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
- Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
- Sinjorina peto, egalas al dekreto.
- Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
- Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
- Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
- Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
- Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
- Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
- Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
- Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
- Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
- Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
- Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
- Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.
- Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj.
- Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi.
- Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
- Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
- Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
- Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo.
- Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
- Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
- Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
- Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
- Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
- Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
- Ago parolas mute, tamen plej laute.
- Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
- Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
- hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
- Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
- vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo.
- Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente.
- Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa.
- amo de patrino, estas maro sen fino.
- Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon taksu laŭ lia koro.