Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sizarta (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
*Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
*Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
*Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de ''moralo''.

*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.

Kiel registrite je 23:29, 26 sep. 2007

  • Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
  • Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
  • Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
  • Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj.
  • Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
  • Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
  • Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
  • Sinjorina peto, egalas al dekreto.
  • Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
  • Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
  • Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
  • Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
  • Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
  • Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
  • Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
  • Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
  • Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
  • Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
  • Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
  • Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.
  • Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj.
  • Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi.
  • Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
  • Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
  • Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
  • Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo.
  • Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
  • Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
  • Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
  • Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
  • Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
  • Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
  • Ago parolas mute, tamen plej laute.
  • Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
  • Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
  • hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
  • Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
  • vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo.
  • Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente.