Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sizarta (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
*Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj. |
|||
*Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo. |
|||
*Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron faras idiotoj. |
|||
*Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero. |
|||
*Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj. |
*Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj. |
||
*Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. |
*Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. |
||
Linio 4: | Linio 9: | ||
*Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. |
*Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. |
||
*Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. |
*Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. |
||
*Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa. |
|||
*Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. |
*Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. |
||
*Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma. |
*Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma. |
||
*Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. |
*Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. |
||
*Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. |
*Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. |
||
*Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj. |
|||
*Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. |
*Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. |
||
*Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn. |
*Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn. |
Kiel registrite je 01:33, 24 sep. 2007
- Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj.
- Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo.
- Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron faras idiotoj.
- Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero.
- Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
- Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
- Sinjorina peto, egalas al dekreto.
- Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
- Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
- Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa.
- Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
- Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
- Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
- Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
- Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj.
- Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
- Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
- Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
- Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
- Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
- Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
- Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
- Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
- Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
- Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
- Ago parolas mute, tamen plej laute.
- Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
- Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
- hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
- Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.