Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Sizarta (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito. |
*Se ne estus pro profito, nenie okazus milito. |
||
*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. |
*Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. |
||
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen |
*Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero. |
||
*Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj. |
*Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj. |
||
*Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. |
*Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. |
Kiel registrite je 01:56, 20 sep. 2007
- Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
- Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
- Sinjorina peto, egalas al dekreto.
- Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
- Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
- Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
- Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
- Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
- Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
- Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
- Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn.
- Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
- Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
- Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
- Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
- Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
- Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
- Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
- Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
- Ago parolas mute, tamen plej laute.
- Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
- Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
- hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
- Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.