Proverboj de Morteza Mirbaghian: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Neniu resumo de redakto
Dobromila (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:46, 14 sep. 2007

Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj. Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. Sinjorina peto, egalas al dekreto. Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma. Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn. Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo. Se ne estus pro profito, nenie okazus milito. Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero. Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj. Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero. Ago parolas mute, tamen plej laute. Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj. Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon. hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino. Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.