Marjorie Boulton: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 5: | Linio 5: | ||
*Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte. |
*Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte. |
||
*Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. |
*Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. |
||
*Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por |
*Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por hipopotamo. |
||
*Prudento ektimas, se promesoj senlimas. |
*Prudento ektimas, se promesoj senlimas. |
||
*Ore belas la fazano ; blue belas genciano. |
*Ore belas la fazano ; blue belas genciano. |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
*Esploru la kavernon, sed portu lanternon. |
*Esploru la kavernon, sed portu lanternon. |
||
*Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. |
*Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. |
||
*Multaj milonoj iĝas |
*Multaj milonoj iĝas milionoj. |
||
*Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj. |
*Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj. |
||
*Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. |
*Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. |
Kiel registrite je 08:17, 19 okt. 2006
la proverbaro de Marjorie BOULTON
- Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
- Malforta kandelo venas : mallumo jam ne tute plenas.
- Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
- Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
- Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
- Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por hipopotamo.
- Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
- Ore belas la fazano ; blue belas genciano.
- Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono.
- Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
- Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas.
- Multaj milonoj iĝas milionoj.
- Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.
- Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA.