Woodrow Wilson: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
 
Linio 149: Linio 149:
{{DEFAŬLTORDIGO:Wilson, Woodrow}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Wilson, Woodrow}}


[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Woodrow Wilson| ]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Usono]]
[[Kategorio:Nobel-premiitoj]]
[[Kategorio:Usonanoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 28-an de decembro]]
[[Kategorio:Mortintoj la 3-an de februaro]]

Nuna versio ekde 08:26, 10 apr. 2022

Woodrow Wilson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1919)

Woodrow Wilson (naskiĝis la 28-an de decembro 1856 en Staunton, Usono - mortis la 3-an de februaro 1924 en Vaŝingtono, Usono) estis usona politikisto, prezidanto de Usono de 1913 ĝis 1921.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« [pri aliĝo de Usono al la Unua mondmilito] Ni ne kverelas kontraŭ la germana popolo. Ni havas al ĝi neniujn aliajn sentojn krom simpatio kaj amikeco. Ne pro ĝia kulpo ĝia registaro agis, aliĝinte al tiu ĉi milito. La popolo nenion pri tio sciis kaj nenion aprobis. »
— Woodrow Wilson, Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
Citaĵo
« [pri aliĝo de Usono al la Unua mondmilito] Ni ĝojas... militi do por la definitiva paco en la mondo... La mondo devas iĝi sekura por demokratio. Nia paco devas esti plantita sur la elprovita bazo de politika libereco. »
— Woodrow Wilson, Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
Citaĵo
« Ni kreis tiun ĉi nacion por ke la homoj estu liberaj kaj ni ne limigas nian koncepton kaj la celojn nur je Usono. Ni nun faros ĉiujn liberaj. Se ni ne faros tion, la tuta gloro de Usono perdiĝos kaj ĝia tuta forto estos malŝparita vane. »
— Woodrow Wilson, Parolado en Bostono [la 24-an de februaro 1919]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Demando, de kiu dependas la tuta estonta trankvilo kaj politiko de la mondo, konsistas en jeno: ĉu la nuna milito estas lukto por justa kaj sekura mondo aŭ por la nova povekvilibro? ... Fine devas kreiĝi ne povekvilibro, sed komunumo de la fortoj; ne organizita konkuro, sed organizita universala paco»
— Woodrow Wilson, Alparolo al la Usona Senato [la 12-an de januaro 1917]

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Theodore Roosevelt-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome Woodrow Wilson formis la usonan pensadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Woodrow Wilson komprenis ke la intuicia izolismo de Usono povas esti superita nur per alvoko direktita al ĝia kredo je unika naturo de la idealoj de la lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Fakte akcento de la politiko de Woodrow Wilson havis karakteron tute kontraŭan al izolismo. Wilson promociis ne retiriĝon de Usono el la ekstera mondo, sed universalan aplikon de ĝiaj valoroj kaj post certa tempo sindevigon de Usono pri ilia disvastigado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …Theodore Roosevelt… estis politikisto-batalanto. Woodrow Wilson ja estis profeto-pastro. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la mondo, en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Laŭ opinio de Woodrow Wilson mankis grava diferenco inter libereco por Usono kaj libereco por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri kiel Woodrow Wilson engaĝigis Usonon en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de George Washington] Kian teruran memfidon necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega malpermeso de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori filozofion de neŭtraleco, kiu faris neevitebla aliĝon al la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de Usono al la milito Woodrow Wilson anoncis kiel sian celon atingi “pacon sen venko”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Tio, kion Woodrow Wilson supozis sub “komunumo de fortoj” estis tute nova koncepto, kiu poste iĝis konata kiel la koncepto de “kolektiva sekureco”… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Fakte ideoj de Woodrow Wilson transformiĝis je institucioj, ekvivalentaj al monda registaro, al kio la usona popolo estis preta eĉ malpli ol al plenumo de funkcio de la tutmonda polica forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Tri temoj de la tuta estonta ekstera politiko de Usono estis formitaj de Woodrow Wilson. Unue, harmonio estas natura ordo de la internaciaj aferoj; ĉiuj aferoj, kiuj historie influis ĝin, estas malfidindaj aŭ sensignifaj kaj devas, kiel poste klarigis la wilsonismon George F. Kennan, "iĝi duarangaj, cedinte lokon al celkonscieco de la ordigita mondo, kiu ne estas subigata al internacia devigado". Due, perfortaj ŝanĝoj estas neakcepteblaj; ĉiuj transformiĝoj devas okazi kadre de procezo, bazita sur juro aŭ io proksima al juraj kaj procesaj normoj. Kaj ĉar la homoj estas dotitaj fare de dio de la rajto memstare difini propran sorton, la ŝtato devas esti bazita sur la nacia memdetermino kaj demokratio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]