Paulo COELHO (naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1947, en Rio-de-Ĵanejro) estas tre fama brazila verkisto, ankaŭ konata kiel la Sorĉisto pro siaj ideoj kaj spertoj kaj pro la temo de siaj verkoj.
Citaĵoj
« Kiam vi volas ion, la tuta universo konspiras por helpi vin atingi ĝin. »
« Vi ĉiam devas konscii kio estas tio, kion vi volas. »
« La minaco de morto faras homojn pli konsciaj pri iliaj vivoj. »