|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atigado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atingado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
Celoobjekto, kiun oni penas trafi; tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi; punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri.
Erich Fromm
Fuĝo for de libereco [1941]
« Ĉe kapitalismoekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio. »
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
« Racia potenco — aŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
«Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiajprivilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo. »
« Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
« Ni elektas nek niajn problemojn, nek rezultojn de nia agado. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek celon, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la homon je sia aldonaĵo. »