Timo: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 46: Linio 46:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe multaj sufiĉe gravaj [[neŭrozo]]j ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita [[deziro]], manifestiĝanta nur je [[sonĝo]]j, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de [[konflikto]] inter forta deziro resti en la sino de la [[patrino]] kaj la [[Plenkreskulo|plenkreska]] parto de la [[persono]], strebanta vivi normalan [[vivo]]n. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de [[simbolo]]j, kiam la homo vidas sin en malhela [[kaverno]], en unupersona [[submarŝipo]], sinkanta profunden en la [[akvo]]n ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj pfodunda fasciniĝo je la [[morto]] (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-[[Tero]]).
|teksto = Ĉe multaj sufiĉe gravaj [[neŭrozo]]j ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita [[deziro]], manifestiĝanta nur je [[sonĝo]]j, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de [[konflikto]] inter forta deziro resti en la sino de la [[patrino]] kaj la [[Plenkreskulo|plenkreska]] parto de la [[persono]], strebanta vivi normalan [[vivo]]n. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de [[simbolo]]j, kiam la homo vidas sin en malhela [[kaverno]], en unupersona [[submarŝipo]], sinkanta profunden en la [[akvo]]n ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la [[morto]] (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-[[Tero]]).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|verko = La sana socio [1955]

Kiel registrite je 04:19, 18 jul. 2021

Timo
Timo
Timo
Aliaj projektoj
Timo en Vikipedio
Timo en Komuneja kategorio
Timo en Vikivortaro

Timo estas emocio estigata de ia okazaĵo, kies nekutimeco aŭ danĝereco surprizas, kaj al kiu oni ne kapablas trovi taŭgan reagon.

Erich Fromm

Fuĝo for de libereco [1941]

Citaĵo
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

Citaĵo
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, manifestiĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrina mamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive fremdiĝinta persono konsideras preskaŭ neebla resti sola kun si mem, ĉar ĝi panike timas eksenti ke li estas nenio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti

Citaĵo
« Por la homo plej timiga estas tuŝo de nekonata… Ĉiuj barieroj, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kaj nur en la amaso la homo povas liberiĝi je la timo de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la volo de la amaso, ne timas la tuŝojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La sama kaj evidenta por ĉiuj danĝero naskas la saman por ĉiuj timon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La tuŝo vekas niajn malnovajn timojn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas poetoj, kaj la civilizita vivo ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la reganto] Li devas timigi: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la adoro estas diigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kontentiĝo de la plenumita, tio estas sukcese farita ordono, ŝirmas kutime ĉion alian, kio okazas al la pafinto. En li ĉiam haveblas io simila al la sento de repuŝo: tio kion li faras, gravuriĝas en li mem, ne nur en la viktimo. Abundo da repuŝoj, amasiĝante, kaŭzas timon. Tio estas speciala timo, estiĝanta el plurfoja ripetado de la ordonoj, mi nomas ĝin la timo de la ordono. Ĝi preskaŭ mankas en tiu, kiu nur transsendas la ordonojn plu, estante pera instanco. Sed ĝi des pli fortas, des pli proksime la farinta ordonojn estas al la fonto mem de la ordonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la maskito] Oni timas tion, kion oni ne konas, li timas ke la masko estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer

Citaĵo
« Homoj, sentantaj timon antaŭ la ĉirkaŭa mondo, iel ajn malbone ili vivu, ne pensas pri la ŝanĝoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Misiisma fervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro

Citaĵo
« Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Arbo krakanta venton ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kie timo, tie honto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu akvon evitas, droni ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu bone agas, timi ne bezonas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu hontas nenion, ne timas Dion. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu ne krimas, tiu ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu ne timas ne havas imagon»
— Erich KÄSTNER
Citaĵo
« Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Korniko vundita propran voston timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kuraĝo signifas scii kion ne timi »
— Platono
Citaĵo
« La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado»
— Sentencoj 1:7a
Citaĵo
« Li ne estas el la regimento de timuloj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Li sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. » « He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society,which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— La amanto de Lady Chatterley (Lady Chatterley's Lover) Ĉ. 10
Citaĵo
« Malbona herbo froston ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malriĉulo rabiston ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Mi abomenas timon… sed mi timas abomenon» « Brzydzę się strachu… ale boję się obrzydzenia. »
— Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj)
Citaĵo
« Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne timu tranĉilon, timu babilon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pura ĉielo fulmon ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. » « La faim fait sortir le loup du bois. »
— franca proverbo
Citaĵo
« Ŝafaro harmonia lupon ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timi sian propran ombron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timo havas grandajn okulojn. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« Malgajo, honto, timo, teruro, kolerego ne subiĝas al la leĝoj, estante ekzemploj de rapida frenezo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
Citaĵo
« La timo — tiu agresema, vorema bestio, sidanta en ni. Ĝi ne lasas forgesi sin. Senĉese ĝi obeigas nin kaj turmentas. Senĉese ĝi postulas nutraĵon, senĉese ni devas nutradi ĝin. Ni zorgas, ke la satigilo estu plej bona. Ĝia plej ŝatata nutraĵo — malgajaj klaĉoj, malbonaj novaĵoj, panikaj pensoj, koŝmaraj bildoj. El mil klaĉoj, novaĵoj kaj pensoj ni ĉiam elektas plej malbonajn, do tiajn, kiujn la timo plej ŝatas. Por satigi ĝin, por mildigi la monstron. Ni vidas homon, kiu aŭskultante sian kunulon havas palan vizaĝon kaj movas sin malkviete. Kio okazas? Li nutras la propran timon. Kaj kiam ni havas nenion? Do, ni febre elpensos la nutraĵon. Kaj kiam ni ne povas elpensi (kio okazas malofte)? Ni kuregos al la aliaj, ni serĉos homojn, demandos, aŭskultos kaj kolektos novaĵojn tiom longe, ĝis ni satigos la propran timon denove. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Neimagebla timemo, propra al la prahistoria homo, tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel magion, kiel ion ŝarĝitan je magia forto, gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de animo, perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj popoloj, ĉar ĝin sekvas malsanoj kaj morto»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La sola afero timinda de ni estas la timo mem. » « The only thing we have to fear is fear itself. »
— Franklin Delano Roosevelt
Citaĵo
« Timo estas la vojo al la malhela flanko. Timo kondukas al kolero. Kolero kondukas al malamo. Malamo kondukas al sufero. » « Fear is the path to the dark side. Fear leads to anger. Anger leads to hate. Hate leads to suffering. »
— Yoda, Star Wars Episode I: The Phantom Menace
Citaĵo
« La germanoj estas mirinde obeemaj. Ili uzas filozofiajn meditojn por pruvi la plej nefilozofian aferon en la mondo: adoradon de la povo kaj timon, transformiĝantan la adoradon je fascino»
— Madamo de Staël

Vidu ankaŭ