Tradukado: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
vikiigo + ligiloj
e →‎Citaĵoj: eta korekto
Linio 31: Linio 31:


{{Citaĵo|teksto=La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto, ke iuj persiste tradukis [[literaturo|literaturaĵojn]] en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj.
{{Citaĵo|teksto=La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto, ke iuj persiste tradukis [[literaturo|literaturaĵojn]] en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj.
|aŭtoro=[[José Antonio Vergara]]<ref>Citita en Libera Folio 2010-09-27</ref>
|aŭtoro=[[José Antonio Vergara]]<ref>Citita en Libera Folio 2010-09-27</ref>}}


{{Referencoj}}
{{Referencoj}}

Kiel registrite je 07:17, 7 jun. 2021

Tradukado
Tradukado
Tradukado
Aliaj projektoj
Tradukado en Vikipedio
Tradukado en Komuneja kategorio
Tradukado en Vikivortaro

Tradukado estas estas transigo de teksto el unu lingvo al alia, por konigi la tekston al homoj, kiuj ne konas la lingvon de la originalo.

Citaĵoj

Citaĵo
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Vere traduki signifas: adapti al sia lingvo ion skribitan en alia lingvo. » « Wirklich übersetzen heißt: etwas, das in einer andern Sprache gesprochen ist, seiner Sprache anpassen. »
— Martin Luther, Ĉetablaj Paroladoj (Tischreden)
Citaĵo
« Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto,Eternulo) kaj "Elohim"(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante"Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo[1]
Citaĵo
« ...mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo. (pardonpetante ke li ne estas pastro aŭ specialisto pri religio) »
— L.L. Zamenhof
Citaĵo
« Mi faris la tradukon kiel eble zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion "tre facile kompreneblan, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston. »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Psalmaro[2]
Citaĵo
« La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto, ke iuj persiste tradukis literaturaĵojn en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. »
— José Antonio Vergara[3]

Referencoj

  1. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929
  2. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929
  3. Citita en Libera Folio 2010-09-27