Vikicitaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
rezulto: akceptita
fermo
 
Linio 1: Linio 1:
{{Fermita/komenco}}
'''Resumo''': Peto al la Fondaĵo Vikimedio fari teĥnikajn kaj projektajn laborojn por starigi centran deponejon de ŝablonoj kaj moduloj. Tia centra deponejo laŭpropone multege plisimpligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj, precipe en komunumoj kun malmultaj altspertaj teĥnikistoj (kiel ĉiuj Esperantaj Vikimediaj projektoj).
'''Resumo''': Peto al la Fondaĵo Vikimedio fari teĥnikajn kaj projektajn laborojn por starigi centran deponejon de ŝablonoj kaj moduloj. Tia centra deponejo laŭpropone multege plisimpligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj, precipe en komunumoj kun malmultaj altspertaj teĥnikistoj (kiel ĉiuj Esperantaj Vikimediaj projektoj).


Linio 64: Linio 65:
== Rezulto ==
== Rezulto ==
4 por, 0 kontraŭ, 0 sindetenas. La propono estis akceptita kaj [[:meta:Special:Diff/21407699|reportita en la centra propono]]. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:41, 30 apr. 2021 (UTC)
4 por, 0 kontraŭ, 0 sindetenas. La propono estis akceptita kaj [[:meta:Special:Diff/21407699|reportita en la centra propono]]. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:41, 30 apr. 2021 (UTC)
{{Fermita/fino}}

Nuna versio ekde 19:45, 30 apr. 2021

Ŝablono:Fermita/komenco Resumo: Peto al la Fondaĵo Vikimedio fari teĥnikajn kaj projektajn laborojn por starigi centran deponejon de ŝablonoj kaj moduloj. Tia centra deponejo laŭpropone multege plisimpligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj, precipe en komunumoj kun malmultaj altspertaj teĥnikistoj (kiel ĉiuj Esperantaj Vikimediaj projektoj).

Fono[redakti]

En Vikimediaj projektoj estas uzataj 2 tipoj de programaro:

  • Disponigita programaro: MediaViki-kerno kaj ties etendaĵoj kaj etosoj, kiuj estas evoluitaj, disponigitaj kaj tradukitaj centre tra Gerrit, translatewiki kaj rilataj iloj.
  • Lokaj adaptoj: granda kolekto de iloj en vikioj, kiuj estas evoluitaj loke en ĉiu vikia retejo: ŝablonoj, moduloj en la lingvo Lua, kaj aldonaĵoj.

(ene de tiu ĉi paĝo, "mallokaj ŝablonoj" inkluzivas ankaŭ mallokajn modulojn)

Tiu ĉi propono temas pri ŝablonoj kaj Lua-moduloj. Ili provizas tre utilajn funkciojn, ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, navigiloj ks.

Evolui ŝablonojn kaj Lua-modulojn postulas teĥnikajn kapablojn, laŭeble kapablojn programi kaj aspektigi. Tio ne estas tute raraj kapabloj, sed ili ankaŭ ne estas multe disvastiĝintaj. Specife ĉe malgrandaj vikioj estas granda defio trovi redaktanton, kiu pretas atkvalite prilabori ŝablonojn kaj modulojn. Eĉ kiam tia redaktanto estas, la amplekso de laboro estas tre granda kaj rezulte vikioj uzas eksdatajn, sub-optimumajn, eĉ malbelajn ŝablonojn. Oni povas kopii ŝablonojn de aliaj vikioj, sed tio estas temporaba, ofte postulanta plurajn adaptojn (do postulas teĥnikajn kapablojn) kaj faras grandajn problemojn pri ĝisdatigado de ŝablonoj (ĝisdatigi ŝablonon estas malpli simpli ol importo).

En la Esperanta Vikipedio estas manpleno da spertaj prilaborantoj de ŝablonoj kaj moduloj. Ili atingis jam relative mirindan staton, kiam pluraj niaj ŝablonoj eĉ uzas Vikidatumojn kaj ArtikolLoktenilon. Sed la situacio estas signife malpli plaĉa kompare kun aliaj vikioj - multaj ŝablonoj entute mankas, multegaj aliaj tute ne uzas Vikidatumojn (do estas bezonate ilin ĝisdatigadi permane) ks. Aldone, prilaborado de tiuj ŝablonoj kaj moduloj prenas multajn tempon kaj energion de niaj homoj - kaj tiuj poste povas malpli multe labori pri artikoloj aŭ organizado de kampanjoj.

Propono[redakti]

La propono estas ebligi uzadon de centra deponejo de ŝablonoj kaj moduloj. Tiel ni ne devos (sed povos) havi lokajn ŝablonojn kaj tamen povos uzi la mallokajn.

Estas ĝenerala tendenco provizi specifajn aferojn centre kaj ebligi alian uzadon fare de aliaj projektoj. Ekzemple bildoj venas de Komunejo, intervikioj kaj multaj datumoj de Vikidatumoj, ekzistas mallokaj agordoj, mallokaj JS-paĝo kaj CSS-paĝo por uzantoj kaj centra uzanto-paĝo per MetaVikio, estontece venos funkcioj de Vikifunkcioj. Imagu kiom malpli multajn bildojn ni havus en nia Vikipedio, se ni devu ĉiun bildon alŝuti ankaŭ loke... Ŝablonoj estas logika paŝo en tiu tuta direkto.

Tia sistemo ankoraŭ ne ekzistas, do per tiu ĉi peto ni petos al la Fondaĵo Vikimedio investi rimedojn por kreo de la sistemo. Same nuntempe faras pluraj aliaj vikimediaj komunumoj. La 28-an de Aprilo 2021 mi raportos rezultojn de niaj ĝistiamaj diskutoj. La plano estas konvinki la Fondaĵon Vikimedio aldoni la sistemon por mallokaj ŝablonoj al sia Jara plano 2021/2022.

(Estis proponitaj ankaŭ aliaj eblaj solvoj. Ili estas konsidertaj nesufiĉaj, ofte eĉ ne solvas la prezentitan problemon.)

--KuboF Hromoslav (diskuto) 11:54, 25 mar. 2021 (UTC) (el vikipedio)[Respondi]

Kion fari nun?[redakti]

  1. Ideale, lernu pli pri la sistemo ĉe:
  2. esprimu vian subtenon en la centra propono (pluraj esperantistoj jam faris)
  3. voĉdonu sube laŭ via prefero
  4. voĉdonu ankaŭ en aliaj Esperantaj Vikimediaj projektoj, kie vi aktivas
  5. laŭeble starigu la diskuton ankaŭ en alilingva vikimedia komunumo (ju pli multa subteno, des pli probable kaj rapide la mallokaj ŝablonoj venos) kaj poste raportu pri ĝi en meta:Gathering support from local projects for global templates/eo

Por[redakti]

Jes, mi petas al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon por uzado de mallokaj ŝablonoj.

  1. Por Por: -- Radioamatoro (diskuto) 10:06, 4 apr. 2021 (UTC) mi plene subtenas la ideon ekde la komenco, tio ŝparigos amasege da tempo al ni.[Respondi]
  2. Por Por: Kiel administranto de Vikicitaro mi plene subtenas la ideon! Vikicitaro ĝenerale bezonas malgrandan kvanton da ŝablonoj, sed eĉ kun tiuj malfacilas sekvi lastajn evoluojn kaj havi modernajn ŝablonojn. Krome, se homoj investos malpli multan tempon al ŝablonoj en aliaj projektoj, ili povos pli multe okupiĝi ankaŭ pi Vikicitaro. --KuboF Hromoslav (diskuto) 12:47, 4 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: RG72 (diskuto) 02:45, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: --Alifono (diskuto) 20:19, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti]

Ne, mi petas al la Fondaĵo Vikimedio ne okupiĝi pri kreo de sistemo por uzado de mallokaj ŝablonoj.

  1. Kontraŭ Kontraŭ:


Sindetenas[redakti]

Mi ne havas fortan opinion kaj simple akceptos la decidon de plejmulto.

  1. Sindetena Sindetena:


Diskuto[redakti]

(Por fari tiun ĉi proponon kiom eble plej mallonga kaj simpla, mi evitis profundajn teĥnikajn diskutojn. Multegaj demandoj estas jam responditaj en proponita specifo (daŭre nur propono, kun ebloj ŝanĝi).)

Rezulto[redakti]

4 por, 0 kontraŭ, 0 sindetenas. La propono estis akceptita kaj reportita en la centra propono. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:41, 30 apr. 2021 (UTC) Ŝablono:Fermita/fino[Respondi]