Virino: Malsamoj inter versioj

El Vikicitaro
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 67: Linio 67:


{{Citaĵo
{{Citaĵo
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe virino — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj [[Espero|esperi]]; pro tio viro pli ofte [[Sinmortigo|sin mortigas]] ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliaj [[malvirto]]jn.
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe virino — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj [[Espero|esperi]]; pro tio viro pli ofte [[Sinmortigo|sin mortigas]] ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliajn [[malvirto]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|verko = Psikologiaj tipoj

Kiel registrite je 03:54, 11 apr. 2021

Virino
Virino
Virino
Aliaj projektoj
Virino en Vikipedio
Virino en Komunejo
Virino en Komuneja kategorio
Virino en Vikivortaro
Virino en Vikinovaĵoj

Virino estas homo, apartentanta al sekso mala al viro.

Thomas Szasz

Citaĵo
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturaj militoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Marshall McLuhan

Citaĵo
« …la unua ŝarĝobesto estis virino. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …plejparto de televidaj steluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav Jung

Citaĵo
« Virino en plej alta grado virineca havas virecan animon; tre vireca viro havas virinecan animon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Do se ni parolas rilate viron pri anima, do rilate virinon laŭ justeco devus paroli pri animuso por doni al la virina animo ĝustan nomon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Diversaj aŭtoroj

Citaĵo
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. » « I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre
Citaĵo
« [pri la nuntempa epoko] Nek viroj vere scias, al kio ili vere servu, nek virinoj — kiujn virojn ili vere amu»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ĉu vi deziras taksi la fajneco de oro? Frotu ĝin sur tuŝ-ŝtono

Forton de bovo? Ŝarĝu ĝin Karakteron de viro ? Aŭskultu al li.

Penson de virino? Nenia rimedo! »
— Hindaj proverboj
Citaĵo
« Enuo de needziniĝintaj virinoj kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi ĝojon kaj kontentiĝon je la edzeco, aperas pro konsciado de sia senfrukta vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ